Home > Aliaj > TEJO dungos programiston en 2017

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungos oficiston por la nova jaro. Ĉu temas pri vi? Kandidatiĝu ĝis la 22-a de decembro 2016.

TEJO dungos duontempe programiiston, kiu laboru de januaro ĝis aŭgusto (inkluzive) 2017; la precizaj datoj estos interkonsenteblaj. Surbaze de la plenumota laboro kaj de la necesoj de TEJO estos konsiderata la ebleco je pludungado.

Elektoto ricevos monatan salajron de 768.60€ por duontempa laboro (19 horoj semajne). Oficisto laboru hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Nian programiston zorgos pri:

  • Funkciado kaj teknika evoluigo de tejo.org (ekzemple havi propran membro-aliĝilon, plurlingvan kaj uzonte SSL).
  • Starigo de modelo freemium por trejnmaterialoj (kelkaj estu alireblaj nur al membroj).
  • Kreado de novaj servoj por membroj kaj membraj organizoj (ekzemple membromastrumadsistemo por identigado de rektaj kaj nerektaj membroj, kaj starigo de membrara komunikilo).
  • Alirigo al ĉiuj servoj de UEA/TEJO per samaj -ŝangeblaj- datumoj kaj kreado de ensalutejo.
  • Evoluigo de multreteja sistemo per WordPress Multisite.
  • Subtenado de teknologia komisiono, laŭeble ankaŭ de faka sekcio por programistoj.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 22-a de decembro 2016  kun vivresumo, motivletero,  rekomendletero al dungo@tejo.org kun titolo “Programisto 2016: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevos ĝin, bonnvolu resendi vian mesaĝon al info@tejo.org.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi laborpermeson en subvenciebla lando* (tio signifas ke la kandidatoj devas nepre loĝi en unu el tiuj landoj dum la laborado). Se vi loĝas en alia lando sed senvize rajtas translokiĝi al 1 el tiuj landoj, vi mem devas zorgi pri restado;
  • Havi scipovon de Esperanto almenaŭ je B1-nivelo;
  • Kapabli lerte uzi komputilon por plenumi la superajn zorgendaĵojn;
  • Kapabli labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
  • Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
  • Esti entuziasma pri Esperanto;
  • Esti kapabla kunlabori en teamo kaj peti helpon;
  • Esti preta je bona kunlaboro kun la Estraro kaj la stabo de la Centra Oficejo.

* Subvencieblaj landoj estas tiuj de EU, ELKA, Makedonujo kaj Turkujo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.