Home > Aliaj > TEJO dungos komunikiston en 2017

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungos oficiston por la nova jaro. Ĉu temas pri vi? Kandidatiĝu ĝis la 22-a de decembro 2016.

TEJO dungos duontempe komunikiston, kiu laboros dum 2017; la precizaj datoj estos interkonsenteblaj. Surbaze de la plenumota laboro kaj de la necesoj de TEJO estos konsiderata la ebleco je pludungado.

Elektoto ricevos monatan salajron de 768.60€ por duontempa laboro (19 horoj semajne). Oficisto laboru hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Nia komunikisto zorgos pri:

  • Aranĝi publikigojn en sociaj retejoj.
  • Aranĝi publikigojn en la retejo.
  • Aranĝi kampanjojn.
  • Subteni la landajn sekciojn de TEJO en sia komunika laboro.
  • Aperigi novaĵojn en la ekstermovada YO!News

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 22-a de decembro 2016  kun vivresumo, motivletero,  rekomendletero al gro.ojetnull@ognud kun titolo “Komunikisto 2016: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevos ĝin, bonnvolu resendi vian mesaĝon al gro.ojetnull@ofni.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi laborpermeson en subvenciebla lando* (tio signifas ke la kandidatoj devas nepre loĝi en unu el tiuj landoj dum la laborado). Se vi loĝas en alia lando sed senvize rajtas translokiĝi al 1 el tiuj landoj, vi mem devas zorgi pri restado;
  • Havi scipovon de Esperanto almenaŭ je B1-nivelo;
  • Havi sperton kun sociaj retejoj, ilia funkciado kaj mastrumado de organizaĵaj/asociaj paĝoj;
  • Havi sperton pri WordPress, kiun ni uzas por mastrumi nian retejon;
  • Kapabli labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
  • Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
  • Esti entuziasma pri Esperanto;
  • Esti kapabla kunlabori en teamo kaj peti helpon;
  • Esti preta je bona kunlaboro kun la Estraro kaj la stabo de la Centra Oficejo.

* Subvencieblaj landoj estas tiuj de EU, ELKA, Makedonujo kaj Turkujo.

Lasi respondon