Home > Financa Raportado

Financa raporto

La financa raporto de la Landa Sekcio dependas de ĉu la Landa Sekcio estas memstara organizaĵo, aŭ parto de la Landa Asocio de UEA. En ajna kazo gravas, ke ĝi estu klara, ĉar ĝi estas por la asocio, inter alie la komitato, kiu ne nepre spertas pri kasistado. Por faciligi la verkon de financa raporto, atentu pri dum la jaro bone registri la monmovojn, kaj havu bonan tabelon kiu montras tiujn monmovojn laŭ kategorioj.

Kaze ke la LS estas parto de la Landa Asocio de UEA, la financa raporto prefere havu:

  • membro-nombron ĝis specifa dato (ekzemple la 31-a de decembro), specifigante la kategoriojn (ekzemple ordinaraj membroj, patronoj ktp.), por informi kiom da mono venis pro membriĝoj;
  • donacojn realigitajn ene de tiu periodo (ekzemple en la specifa jaro), detaligante kiom da alvenis pere de donacoj;
  • profitojn kiujn ajn venintajn pro eventoj, vendoj ktp.
  • elspezojn, kiujn ajn, detaligitajn.

Tio donos bonan kadron pri la financoj de la organizo. 🙂

Gravas, ke financa raporto ne havu aneksaĵojn, pruvilojn ktp. Tio venas en apartaj dokumentoj.

Por pli detala klarigo vidu sube (la klarigo ne nur validas por memstaraj LS-oj, sed ili certe devas pli zorge atenti pri la detaloj).

Kaze ke la LS ne estas parto de la Landa Asocio de UEA

La financa raporto estas resumo de viaj kasistaj dokumentoj. Ne devas temi pri dokumento por spertuloj pri librotenado. Male, ĝi devas esti de ĉiuj komprenebla, kaj atentigi pri la gravaj punktoj, tiel ke eblu debato inter membroj de la asocio.

Prezentadodokumento

La financa raporto estas prezentadilo por la asociaj financoj. La kasisto devas redakti ĝin plej klare kiel eblas kaj nur konservi gravajn ciferojn el la du librotenaj dokumentoj kiuj estas bilanco kaj rezultokalkulado. Vi nur bone substreku la plej gravajn spezkategoriojn kaj montru eventualajn ŝanĝojn. La raporto komencu kun ĝeneralaj konsideron kaj finu kun pli precizaj aĵoj. La lasta parto de la financa raporto povas atentigi pri malfortoj aŭ male komforti la komitatanojn pri la financa sano de la asocio. Oni ekzempligu iun bonan financan raporton kun la dokumentoj por librotenado, tiel ke ĉiu povu havi klaran ideon pri la financa situacio.

Kiel realigi financan raporton?

Depende de la grandeco de la asocio, antaŭa librotenolaboro estos pli aŭ malpli longa kaj malfacila. Por tute malgrandaj asocioj, simpla prezentado de spezoj sufiĉos, kune kun la nuntempa saldo. Vi devos kapabli paroli pri ontaj elspezoj kaj prirespondi demandojn pri financkapabloj, aŭ aliel mem demandi pri financbezono al la komitatanoj. Por pli grandaj asocioj, la kasisto baziĝos sur la librotenodokumentoj por redakti la financan raporton.

Akcepto de la administrado

La financa raporto kaj la librotenodokumentoj prezentitaj dum la ĝenerala asembleo ebligos al la membroj voĉdonadon pri akcepto de la financoj. Ĝi signifas ke respondeculoj pri financoj, laŭ la produktitaj elementoj, estas konsiderataj kiel ne plu respondecaj, kaj ne plu povos esti akuzitaj poste. Tiu akcepto tial estas ege grava, kaj tial ĝi devas esti ligita al tiuj elementoj. Kaze ke estas konflikto, vi devas pruvi ke membroj estis bone informitaj de ĉiuj aspektoj de la administrado (tial gravas klara kaj klera raporto) kaj ke ĉiuj librotenodokumentoj estis bone alkroĉitaj.

Necesaj dokumentoj por fari la financan raporton (ili ankaŭ estu alkroĉitaj al tiu financa raporto kiel aneksaĵo) :

  • bilanco kaj rezultokalkulado
  • kiom da membroj dum la jaro
  • aktivaĵoraporto
  • financaj raportoj de antaŭaj jaroj (se disponeblas, por kompari)

Ekzemplo de financa raporto

La novaj aktivaĵoj (T-Ĉemizo- kaj poŝtkartovendado) kiujn ni povis eki post aĉeto de informatikaj materialoj en 2012 ebligis al ni kreskon de propraj resursoj de 2 700€ al 6 400€, t. e. kresko je 137 %. Tamen, tio ne ebligas al ni tutan propran financadon de nia salajrulo kiam finos la subvencio.
Ĉi-jare, ni valorigis la engaĝiĝon de niaj membroj en niaj rezultoj, tiel ni povas pli precize kalkuli kiom pezas nia organizo rilate al niaj partneroj. Tiu financa valorigo estas malfacila tasko kaj ni estis ege prudentaj. La detalaj ciferoj disponeblas en la sidejo.
Niaj propraj resursoj (valorigo de engaĝiĝo, kotizoj, vendado kaj servodisponebligo) reprezentas 15 626€ kaj 30 % de la buĝeto. Niaj partneroj denove subtenis nin, sed la urbodomo kaj la « regioneto » demandis al ni valorigi ilian praktikan subtenon (disponebligo de loka ejo kaj de veturiloj). Tio ne influas nian rezulton. Niaj novaj informatikaj aktivaĵoj kreskigis niajn elspezojn (informatika materialo kaj telefonfakturo por interreto) kaj ni devos superrigardi ilin dum la venonta jaro, tamen ili necesis por niaj novaj produktoj.

Niaj enspezoj reprezentas 53 883€ kaj niaj elspezoj 52 503€. Nia rezulto antaŭ amortizo estas 10 737€ kontraŭ 7 277€ en 2012. Ĝi do kreskas je 3 460€ kaj montras la efikon de nia aktivado. Entute ni havas pluson je 1 380€ kompare je 2013. La aliaj elspezoj ne variis kaj ni amortizis 7 832€ de la aĉeto de informatika materialo.
Al vi estas proponata ĝiri tiun rezulton al nia asocia rezervo, kiu tiel enhavos 12 025€. La ĝenerala asembleo voĉdonu pri tio.
Ni ne planas novan investon portempe kaj nia financa situacio bonas. Tiel, nia rezervo eĉ ebligas al ni elteni la malfruon de la subvenciĝiro flanke je la regiono. La pasintjare privoĉdonita buĝeto estis respektita.

Alkroĉe vi trovos resumon de la bilanco kaj de la rezultokalkulo por 2013, kune kun prezentado de la subsaldoj kaj la ĉefaj proporcioj. La detalaj kontoj estas konsulteblaj de ĉiuj membroj en la sidejo.