Home > Aliaj > Subtenu kun TEJO la Esperanto-centron en Burundo

La prezidanto de TEJO baldaŭ havos okazon viziti la ĵus finkonstruitan Esperanto-centron en Rumonge, Burundo. Lige kun tio ni ŝatus porti al ili helpon forme de kelkaj donacoj (komputilojn, fotilojn k.s.), kiujn ili nun bezonas. Por tio ni bezonas helpon de esperantistoj. Unue tamen iom pri la fono de nia vizito.

Partopreno en la afrika-eŭropa trejnado en Kenjo

Antaŭ nelonge ni raportis pri la sukcesoj de TEJO ĉe Forumo Junulara Eŭropa. Al ili aldoniĝas ankoraŭ plia sukceso en la kampo de eksteraj rilatoj. TEJO kandidatiĝis por partopreni la okazontan en Kenjo fine de januaro 2015 la 10-an Afrikan-Eŭropan Trejnadon por Junularaj Organizoj. Norda-Suda Centro de la Konsilio de Eŭropo, kiu ĝin organizas, ricevis sume pli ol 760 kandidatiĝojn por nur 10 lokoj. Danke al la bona lobiado kaj nia konateco en la afrika agado, unu el tiuj 10 lokoj estas por la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski.

Ĉeokaza vizito en Burundo

Danke al tiu neordinara ebleco TEJO samokaze vizitos ankaŭ Burundon. Tie ni havas viglan Landan Sekcion, kiu interalie kandidatas por organizi la 73-an Internacian Junularan Kongreson en 2017. En la plano de la vizito de la prezidanto estas ankaŭ la Esperanto-centro en Rumonge. Ĝia konstruado estis financata de Fondaĵo Esperanto en Evoluo. Last la centro ekhavis aliron al elektro kaj alvenis al ĝi stoko da libroj. Do nun ĝi povus uzi modernajn komunikilojn kaj edukilojn, kiel komputilojn, telefonojn, faksilojn kaj kopiilojn, tamen ĝis nun la unua Esperanto-centro de Burundo ne havas tiujn teknikaĵojn. Kaj ĝuste en tio ni volas helpi.

Ebleco helpi al la loka Esperanto-centro

Vizito de Łukasz Żebrowski en la Esperanto-centro en Rumonge estas perfekta okazo por liveri al ili kelkajn novajn ilojn, ĉar ilia alimaniera sendado estas multekosta. Depende de la ricevotaj monrimedoj, ni planas aĉeti kelkajn ilojn en Eŭropo kaj porti ilin al Burundo. Tial ni ŝatus afable peti vin pri tiucela subteno per donacoj.

Kiel helpi?

Por subteni la aĉeton de iloj por la Esperanto-centro en Rumonge, bonvolu fari ĝiron al TEJO (UEA-konto tejtej) per preferata de vi pagmaniero kun la indiko “Burundo”. Bonvolu fari tion plej malfrue ĝis la 11-a de januaro 2015, por ke ni havu sufiĉe da tempo por trovi kaj aĉeti la ilojn. Ni esperas, ke tiel ni povos ekipi la E-centron je tio, kion ĝi plej bezonas. Ni kore dankas al vi pro ĉiu helpo!

Se vi havas pliajn demandojn pri la subteno al la Esperanto-centro en Rumonge aŭ volas helpi en alia maniero, bonvolu mesaĝi al Łukasz Żebrowski (prezidanto@tejo.org) kaj Stanislav Belov (prezidanto@esp-evoluo.info).

One Comment, RSS

  • nijimbere jean

    says on:
    lundo lundo 29- 29UTC Decembro 2014 at 18:17

    mi dankas la messago ke visendis

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.