IJK 2011 en via lando!

IJK 2011 okazos en Ukrainio, vi povas kandidatiĝi por sekvanta jaro!

Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 31-a de januaro 2010.

Kion TEJO faros?
- preparos kun vi buĝeton
- varbos por la evento
- provizos retpaĝaron, aliĝsistemon, datenbazon, tasklistojn, vikion
- helpos pri subvencipetado

Kion via teamo faros?
- trovos kaj traktos kun ejoj
- preparos programon
- surloke organizos
- librotenos
- traktos invitleterojn
- traktos lokajn kontaktojn
- metos informojn en la paĝaron

Kiel kandidatiĝi?
Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 15-a de decembro 2009.

Por pliaj informoj kontaktu lukasz ĈE tejo.org (Łukasz Żebrowski).

AttachmentSize
alvoko_IJK2011.pdf156.54 KB
IJK-invitilo_2011.pdf195.42 KB
IJK-invitilo_2011.doc171 KB
IJK-invitilo_2011.odt96.99 KB

Ĉu vi povas, bonvole,

Ĉu vi povas, bonvole, disponigi la invitilon en .odt, karaj?

Dankegon (:

Sammondane,
Hxod

Jen :)

Jen :)