Mi liberigis la softvaron e-vendejo 0.2

e-vendejoSaluton karaj,
mi pretigis jam la softvaron "e-vendejo" kaj ĝi havas licencon GPL, do vi ĉiuj povas uzi, modifii, studi kaj disvastigi ĝin libere. Mi programis e-vendejon por pretigi belan libroservon por KEA (La asocio de la katalunaj landoj) sed ankaŭ mi volas liberigi por vi ĉiu.

Mi petas ke vi helpu min disvastigi ĝin inter la esperantaj asocioj kaj ankaŭ inter la muzik-distribuejoj kaj libro-distribuejoj ke vi konos.

La unuaj karakteristikoj de e-vendejo estas:
- Ĝi estas tre eta softvaro.
- Ĝi haveblas plurajn lingvojn senprobleme (perfekte por dulingvaj regionoj).
- E-vendejo permesas vin havi belan ret-vendejon sen konoj pri komputiloj.
- E-vendejo funkcias bone en Vindozo, GNUo/Linukso, BSD-aj sistemoj kaj Mac os X.

Mi aldonas ke se vi scipovas programi per PHP vi povas modifii ĝin tre rapide, aldoni novajn modulojn, aldoni novajn lingvojn aŭ ŝanĝi karakteristikojn de la vendejo.

Ankaŭ, se vi volus, vi povas partopreni en la projekto senprobleme.

Bv helpu min disvastigi e-vendejon por la esperantaj asocioj.

Dankon al Katarzyna Idziaszczyk, Pau Climent, Chuck Smith kaj Guillem Sevilla por viaj konsiloj kaj kontribuoj.

joan