la 21-a IJS en Pécs


La 21-a Internacia Junulara Semajno (IJS) 2010 okazos en Pécs ["peĉ"], Hungario, inter la 3-a kaj 9-a de aŭgusto.

Ĉu vi ŝatus havi neforgeseblan someron, amuziĝi kaj interkonatiĝi kun aliaj esperantistoj? Tiam anoncu vin al tiu ĉi bonetosa junulara aranĝo! Atendos vin la ĉi-jara Kultura Ĉefurbo de Europo, plijunigita organiza teamo kun freŝaj ideoj kaj multaj interesaj programoj: diversaj danc- kaj lingvokursoj, freneza Verda Balo, tuttaga ekskurso al belega gutŝtona groto,
Barda vespero, gaja koncerto kaj ankoraŭ multaj aliaj amuziĝeblecoj. Kompreneble ankaŭ ĉi-foje okazos la tradicia akvobatalo kontraŭ la
fajrobrigadistoj, do ne forgesu hejme vian akvopafilon! Por pli detalaj informoj kaj aliĝilo vizitu la retpaĝon de IJS ĉe la sekva adreso: www.ijs.hu