la 21-a IJS en Pécs


La 21-a Internacia Junulara Semajno (IJS) 2010 okazos en Pécs ["peĉ"], Hungario, inter la 3-a kaj 9-a de aŭgusto.

Ĉu vi ŝatus havi neforgeseblan someron, amuziĝi kaj interkonatiĝi kun aliaj esperantistoj?

Konkurso Partoprenu IJK-n 2010

Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en KUBO!!!

Hastu por partopreni la enketon pri Kontakto

La kolekto de enketrespondoj pri la revuo Kontakto baldaŭ finiĝos, do ne plu atendu, respondu nun al la enketo disponebla ĉi tie! La limdato estas la 31 de januaro.

Adreslibro de 2010


La adreslibro 2010 de Pasporta Servo nun estas survoje! Preskaŭ 800 gastigantoj ricevos la adreslibron. Ĉar okazis problemon kun la poŝto en 2008, ĉiuj kiuj rajtis havi ĝin ricevos tiu adreslibro de 2010 (ankaŭ kelkaj kiuj membriĝpetis en 2009).

3 semajnoj en Kubo!

En Kubo, ne nur okazos UK kaj IJK!

Krom kursosemajno okazonta antaŭ UK en Havano, la amerika komisiono de ILEI okazigos seminarion por instruistoj en Matanzas, kies informoj estas videblaj tie. TEJO aktive partoprenos en la programo proponante aktivulan trejnadon, tiel ke ĝi estos ankaŭ interesa por aktivuloj!

IJK 2011 en via lando!

Limdato por kandidatiĝi estas la 31-a de januaro 2010

Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 31-a de januaro 2010.

Kion TEJO faros?
- preparos kun vi buĝeton
- varbos por la evento
- provizos retpaĝaron, aliĝsistemon, datenbazon, tasklistojn, vikion
- helpos pri subvencipetado

Kion via teamo faros?
- trovos kaj traktos kun ejoj
- preparos programon
- surloke organizos
- librotenos
- traktos invitleterojn
- traktos lokajn kontaktojn
- metos informojn en la paĝaron

Kiel kandidatiĝi?
Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 15-a de decembro 2009.

Por pliaj informoj kontaktu lukasz ĈE tejo.org (Łukasz Żebrowski).

Emblemo de IJK en Kubo

Jen ĵus elektita emblemo de la 66-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos inter la 24-a kaj 31-a de julio 2010 en ĉarma kampadejo de Santa Cruz del Norte. Oficialigon de la emblemo baldaŭ sekvos paĝaro de la aranĝo. En la unua duono de januaro aperos tie kotiztabelo kaj aliĝilo. Lige kun tio, kompreneble la unua aliĝperiodo estos pli longa ol kutime kaj daŭros minimume monaton ekde apero de aliĝilo. Tuj antaŭ IJK en Havano okazos la 95-a Universala Kongreso de Esperanto.

 

 

Via opinio pri Kontakto


Karaj Legantoj de Kontakto!

Via opinio pri la revuo estas por ni ege grava. Tial ni decidis fari enketon, per kiu ni volas ekscii, kion vi ŝatas, malŝatas kaj volus havi en la revuo. Tio helpos al ni plibonigi Kontakton kaj prepari ĝin ĝuste laŭ via plaĉo.

Retejo translokiĝis

Se vi tion ĉi povas legi, la translokiĝo de tejo.org al nova servilo sukcesis :-)

Se vi trovos ion, kio ne funkcias, sendu mesaĝon al Paŭlo aŭ la oficejo, aŭ lasu komenton ĉi tie.

La kvara Kontakto de la jaro 2009 aperis!

La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2009:4" (232) estas nun disponebla por la abonantoj, ĉe la Reta Jarlibro de UEA, ensalutu kaj elektu la sekcion "Teko").

O TEJO

TEJO propaguje medzinárodné porozumenie prostredníctvom stretnutí a vzdelávacích programov a používaním medzinárodného jazyka Esperanto. Táto organizácia obhajuje kultúrne bohatstvo, ktoré je v jazykovej rozmanitosti, ľudské práva jazykových menšín, celosvetové porozumenie a prístupnosť k medzinárodným kontaktom pre každého. Používanie Esperanta tvorí rámec týchto našich snáh.

JES! IS kaj AS finfine kune!



Ago-Semajno kaj Internacia Seminario finfine kuniĝas - tian informon dum novjara nokto ricevis partoprenantoj de ambaŭ junularaj aranĝoj. Anonco pri kreo de Junulara E-Semajno estis publikigita filme duonhoron post noktomezo. La unua JES okazos en Zakopane (Pollando). JES-paĝaro estas ankoraŭ konstruata, do plej multaj informoj pri nova aranĝo troviĝas en Vikipedio.

Somero por Esperanto en Sidnejo


Inter la 10 kaj 23 de januaro organizas la Aŭstralia Esperanto-asocio intensajn kursojn de esperanto, en la urbo Sidnejo.

Komitatkunveno 2009

Ni nun pretigis la protokolon de la Komitatkunveno de TEJO dum IJK 2009, en Liberec'.

Elŝutu ĝin ĉi tie (PDF, 1.1 MB).

Kongresa Rezolucio de 65a IJK en Liberec

Dum la 65a IJK en Liberec, la Komitato aprobis Kongresan Rezolucion. Ĝi estas trovebla en bela elprintebla formo, kaj ĉi tie simple en la retpaĝo.

Syndicate content