Home > Malfermaj alvokoj > Serĉata: Reprezentanto de TEJO en FoJE

La 17-18-an de aprilo 2015 okazos la sekva Membrokonsilio de la Forumo Junulara Eŭropa en Bruselo, kun alveno la 16-an vespere kaj forvojaĝo la 19-an matene.

Ĉu vi ŝatus tie reprezenti TEJOn? Jen la priskriboj de la ideala kandidato:

Nepre:

  • disponeblas tempe
  • estas eŭropano
  • aĝas malpli ol 35
  • ne estas italo (pro tio ke Michael Boris Mandirola (kiu verŝajnege estos la alia reprezentanto) estas italo, kaj ŝajnus strange/fanatike se du italoj parolus Esperanton inter si – sed gravas ke la ĉeestantoj vidu ke la reprezentantoj de TEJO parolas Esperanton inter si)
  • flue regas la anglan kaj la francan
  • estas entuziasma pri Esperanto
  • povas Esperanton taŭge montri (ekz. ne tro entuziasme)
  • pretas pretiĝi dum 15-30 horoj por la evento
  • interesiĝas pri junulara politiko
  • ŝatas sociumi

Pozitive estas konsiderata, se vi:

  • pretas engaĝiĝi dum jaroj pri reprezentado
  • faris la rettrejnadon de TEJO pri Eksteraj Rilatoj
  • estas membro de la TEJO-komisiono pri Eksteraj Rilatoj
  • la vojaĝbileto al Bruselo ne estas treege multekosta
  • aĝas malpli ol 25
  • estas virino (ĉar FoJE petas ke laŭeble estu kaj vira kaj ina reprezentanto, se estas du reprezentantoj)

Se vi pensas ke la eblo interesas vin, skribu al ker@tejo.org! Limdato estas la 19-a de januaro je la 23-a horo laŭ la Roterdama horzono.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.