Home > Malfermaj alvokoj > Serĉata: Kunordiganto de la tradukado de tejo.org

Ekde kelka tempo TEJO havas novan retejon ĉe tejo.org kaj ĝi jam estas (pli malpli) plene funkcianta Esperanto-versio. Nun ni planas traduki ĝin al aliaj lingvoj kaj por tio ni bezonas kunordiganton de la tradukado.

La kunordiganto havos jenajn taskojn:

  • kune kun kreantoj de la retejo (Tim Morley kaj Łukasz Żebrowski) interkonsenti pri la labormaniero
  • kontakti ĉiujn tradukantojn kaj organizi por ili laboron, tiel ke ili sciu kion kaj kiel fari
  • laŭbezone helpi ilin teknike kaj solvi problemojn
  • superrigardi progreson de la laboroj kaj laŭeble interveni
  • ĝui bele videblajn efikojn de la laboro 🙂

Ideala kandidato nepre:

  • estas regule disponebla (ekzemple ĉiutage po duonhoro – verŝajne la problemoj ne estos multaj, ĉar la traduksistemo estas simpla, sed necesos rapidaj reagoj, se tradukantoj pro iu kialo haltus)
  • havas emon kunordigi laboron kaj helpi al aliaj pri teknikaj problemoj
  • scipovas uzi WordPress almenaŭ kiel kontribuanto
  • pretas lerni kaj sekve uzi la tasko-mastruman sistemon Trello

Pozitive estos konsiderata, se vi:

  • scipovas uzi WordPress kiel administranto
  • havas sperton pri tradukado de retejoj bazitaj sur WordPress kun mqTranslate
  • scipovas uzi la tasko-mastruman sistemon Trello

La kunordiganto ricevos de TEJO informojn pri tio kiujn partojn de la retejo necesas traduki, kiuj duavice estas tradukindaj kaj kiuj entute ne bezonas tradukon. La kunordiganto povos ankaŭ mem ricevi helpon de la kreantoj de la retejo, se estus tia bezono.

Se vi trovas la eblon interesa, se vi ŝatus kunagadi por TEJO, por la plurlingva retejo de TEJO, skribu al novaretejo@tejo.org! La limdato estas la 15-a de januaro je la 23-a horo laŭ la Roterdama tempo.

3 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.