Home > Aliaj > Scienca sesio dum IJK 2017

Scienca sesio okazos dum IJK – Internacia Junulara Kongreso 2017 en Togolando!
Junaj sciencistoj, esploristoj, fakuloj prezentos siajn kampojn en 5-10 minutoj!
Prelegu ankaŭ vi!

Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon pri via temo ĝis la 28-a de julio al sfa@tejo.org!

Ekzemple: La danĝeroj de intensiva bredado. Intensiva bredado de bestoj estas bezonata se la kreskanta homaro ne ŝanĝas sian kutimon pri viandmanĝado. Dum mia prelego mi parolos pri la efiko de intensiva bredado al la sano kaj vivo de la bestoj kaj homoj.

Se vi ŝatus partopreni sed ne scias kiel prelegi pri via kampo, mankas al vi esprimoj aŭ lerto prelegi, indiku tion en via mesaĝo, kaj vi ricevos helpon.

La programeron okazigas la Komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.