Home > De actualitate > Querino Neto, la nova ĝenerala komisiito pri Landa Agado

Ni ĝojas prezenti al vi la novan ĝeneralan komisiiton pri Landa Agado: Querino Neto el Brazilo!

José Querino de Macêdo Neto aĝas 21 jarojn kaj naskiĝis en Alagoaso, nordorienta subŝtato de Brazilo. Li eklernis Esperanton en 2013 kaj ekde 2016 aktiviĝis en BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo). Li jam rolis kiel fiska konsilanto (2016), sekretario (2017) kaj laste li estis elektita kiel prezidanto (2018).

En TEJO, li komencis labori kiel komitatano A kaj komisiito pri Edukado, kaj jam venkis en 2017 la konkurson ‘Partoprenu IJK’ — tiam, li vojaĝis al Aného, en Togolando. Plue, li kunlaboris en la projekto ‘Florigu Egalecon inter Junuloj’ (FEJ), subvenciita de Erasmus+, kiel trejnisto kadre de la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Badaĥozo, Hispanio. Lastatempe, li sindediĉis al Ameriko en la komisiono pri Landa Agado kaj al la plej lasta posteno kiel membro de la Elekta Komisiono de TEJO por 2018-2019.

Jen nia intervjuo al li.

Kial vi eklernis Esperanton?

Mi decidis eklerni Esperanton pro politika kialo: mi opinias, ke temas pri justa kaj egaleca pensmaniero, kaj la debato simple vekis min pri afero, kiun mi neniam antaŭe rimarkis — la lingva imperiismo. Kiam mi eniris la movadon, mi trovis homojn diversajn, kaj tio riĉigas nian vidpunkton pri mondaj kaj eĉ lokaj sociaj, politikaj kaj ekonomiaj problemoj.

Kial engaĝiĝi en Landa Agado?

Nu, fojfoje malfacilas esti estrarano. Lerni lingvon ne estas samtempe lerni gvidi homojn, reprezenti organizojn, komisii taskojn, solvi administrajn kaj interhomajn laborajn problemojn. Tion oni lernas ne nur per sperto, sed ankaŭ per kundivido. Landoj najbaraj devas interparoli, kune labori por komunaj projektoj aŭ celoj, profiti la sukcesajn spertojn unu de la aliaj kaj eviti la samajn erarojn. Plue, estas nia devo, kiel sekcioj jam bone strukturitaj, helpi aliajn kiuj ĵus komencas aŭ ĵus restrukturiĝas.

Kion vi planas por la komisiono?

Mi jam antaŭe iom laboris kiel komisiito pri Ameriko, sed nun la estraro de TEJO akceptis mian proponon pri esti ĝenerala komisiito tiufake, ĉar mi opinias ke la kontinentoj devas havi kunan agadon per la komisiitoj. Unue, mi volas krei internan senton kun mia teamo. Verdire, la stato de la movado en ĉiuj kontinentoj tute malsamas, kaj indas bone kompreni kiel progresas kaj kio bezonatas, kaj tiam poste, mi esperas, ke ni sukcesos samnivele labori en niaj subkomisionoj.

Ĉu ajna homo rajtas eniri la komisionon?

Ĉiuj TEJO-membroj bonvenas. Havi homojn kun diversaj pensmanieroj, vivspertoj, Esperantaj agadaj niveloj riĉigos nian laboron. Ni kore invitas kaj tiujn kies landoj sufiĉan fortan movadon havas, kaj tiujn kiuj volonte kontribuos por kreskigi aŭ komenci novan junularan movadon sialande.

Kontaktu Querino ĉe querino.neto@tejo.org

One Comment, RSS

  • pc蛋蛋走势图

    says on:
    Saturday, 12 January 2019 at 02:03

    dc7757.com、pc蛋蛋、pc蛋蛋走势图、pc蛋蛋走势图分析、pc蛋蛋走势图分析

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Acest sit folosește Akismet pentru a reduce spamul. Află cum sunt procesate datele comentariilor tale.