Home > De actualitate > Mia Nordentoft, la nova volontulo de TEJO

Ni ĝojas prezenti al vi la novan volontulon de TEJO Mia Nordentoft!

El kiu lando vi estas?

Mi venas de Danio, sed nun loĝas en Roterdamo en Nederlando.

Kial vi decidis voluntuli en la Centra Oficejo en Nederlando?

Mi volas helpi al TEJO per mia fako, kaj tio neniel pli bone eblas ol de la koro de TEJO en Centra Oficejo.

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo?

Mi ĉefe okupiĝos pri ciferecigo de la sistemoj de TEJO, efektivigo de niaj laborsistemoj kaj eksteraj rilatoj.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?

Profesie mi ĉefe okupiĝas pri komputiko kaj reta edukado. Pro mia juna aĝo mi ankoraŭ ne komencis universitatan studon.

Viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Ekde aprilo 2017 mi estas prezidanto de Dana Esperantista Junulara Organizo, kaj ekde oktobro 2018 volontulo ĉe TEJO.

Kion vi ŝatus gajni kaj lerni de via volontulado?

Mi tre ŝatus spertiĝi pri KER, subvencipetado kaj plibonigi mian jaman scipovon rilate ciferecigon kaj komputikon ĝenerale.

Kion signifas por vi esti esperantisto?

Esti homo por kiu gravas egala alireblo al edukado kaj tiel do altnivela vivkvalito. Por mi Esperanto estas ĉefe ilo kiu gvidas al tiuj gravaj idealoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Acest sit folosește Akismet pentru a reduce spamul. Află cum sunt procesate datele comentariilor tale.