Home > Anoncoj > Respondo de la Estraro de TEJO al la artikolo “La Centra Oficejo ekparolis angle”

Pere de ĉi tiu komuniko, ni ŝatus oficiale respondi al la artikolo “La Centra Oficejo ekparolis angle”, aperinta antaŭ kelkaj tagoj en Libera Folio. Unue, ni ŝatus esprimi bedaŭron pri la fakto, ke la teksto aperis en tia formo kia ĝi estas – kun ne plenaj informoj kaj malklaraĵoj. Kiel videblas en la komentoj sub ĝi kaj en sociaj retoj, la artikolo evidente kreis tute malĝustan bildon ĉe la publiko. Ni decidis dediĉi iom da tempo al paŝpostpaŝa klarigo de la aferoj.

Por komenci, ni devas klarigi kiu estas la diferenco inter volontulo kaj dungito, kaj kio estas EVS, ĉar legante la komentojn estas evidente, ke tiuj aferoj kelkfoje ne estas facile kompreneblaj.
Volontuloj, kiuj deĵoras en la oficejoj de diversaj organizoj, ne estas dungitoj. De volontuloj kaj de dungitoj oni atendas malsamajn aferojn. Dungitoj estas homoj plenumantaj iujn specifajn postulojn, spertaj en iu afero kaj laborigataj kontraŭ salajro por plenumi iujn taskojn. Kiel en ĉiu laborejo, realigado de la taskoj estas pritaksata kaj laŭ tio oni daŭrigas aŭ ne daŭrigas kunlaboron kun dungitoj. Dungitoj povas deĵori dum difinita tempo (ekzemple por realigi iun projekton) aŭ ankaŭ dum multaj jaroj. Tute malsame la afero aspektas se temas pri volontuloj. Ili estas homoj, kiuj havas siajn diversajn kapablojn, sed ne havas multajn spertojn pri la organizoj. Ili venas al organizoj por helpi, lerni kaj spertiĝi. Ili ne ricevas salajron, sed ricevante senpagan loĝadon kaj poŝmonon, subtenas la organizon realigante diversajn taskojn. Ili ĉiam venas al TEJO por difinita tempo, kutime maksimume por unu jaro, por ke laŭeble multaj homoj povu ricevi tiun oportunon.

Konante tiun diferencon ni povas transiri al la temo de EVS (Eŭropa Volontula Servo). Ĝi estas parto de la programo Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono kaj financas junajn volontulajn programojn en organizoj. Pere de ĉi tiu programo, al TEJO povas venigi volontulojn de Eŭropa Unio kaj de kelkaj najbaraj landoj. La programo – kiel ĉiu subvencia programo – havas siajn postulojn. Interalie oni ne rajtas al EVS-volontuloj doni taskojn antaŭe faratajn de dungitoj (do per ili oni ne povas anstataŭi oficistojn) kaj ankaŭ oni ne rajtas postuli iujn specifajn konojn – interalie lingvokonojn. En EVS-sistemo estas nature, ke ĉiu rajtas veni ĉien sen koni la lingvon kaj lerni ĝin surloke. Klare, Esperanto-organizoj estas pri tio iom specifaj, ĉar male ol plejparto de organizoj, ili ne uzas la lokan lingvon, sed Esperanton. Malgraŭ nia specifeco, la reguloj kompreneble same validas senescepte por ĉiuj, do ankaŭ por ni.

Ĉu do valoras akcepti EVS-volontulojn, se ni ne povas de ili postuli konon de Esperanto? La afero estas multfaceta. Ne ĉiuj taskoj postulas tujan altnivelan scipovon de Esperanto. Ekzemple, TEJO aktivas en diversaj neesperantistaj medioj, kiel Eŭropa Junulara Forumo, Unesko, la reto UNITED, kaj por efike helpi en tiuj kampoj oni ĉefe bezonas koni laborlingvojn de la koncernaj platformoj, kutime la anglan aŭ la francan. Novalvenintaj volontuloj facile povas ankaŭ traduki diversajn aferojn de Esperanto al sia nacia lingvo, tiel praktikante Esperanton. Duaflanke, kiel montris ĝisnunaj ekzemploj (ne nur de TEJO), tiaj volontuloj, laborante en Esperantista medio, tre rapide lernas la lingvon. Ni, Esperantujo, gajnas tiel ne nur kunlaboranton, sed ankaŭ novan Esperantiston. Trie, homo veninta el ekster Esperanto-movado tuj al ĝia kerno, havas freŝan rigardon al la aferoj, ne influitan de kelkjara alkutimiĝado al nia specifa mondo – tio estas aldona valoro. Kvare, la strukturo de EVS provizas al ni ankaŭ aliajn servojn, ekzemple trejnseminariojn por helpi al la volontuloj alkutimiĝi al la nova lando. Kaj fine, tre grava aspekto – la financa. Antaŭ EVS, TEJO mem financis tion, ke ĝi havu volontulon en la Centra Oficejo (nur unu, ĉar pliaj finance ne eblis). Danke al EVS, ni ne nur malgrandigis elspezojn, kiujn ni devas havi por unu volontulo, sed ankaŭ ebligis, ke estu pli da homforto en nia asocio. Sen helpo de EVS tio ne eblus. La programo donas al TEJO preskaŭ dek mil eŭrojn jare por unu volontulo por kovri ties kostojn, inkluzive de loĝado kaj poŝmono. Ĉu pli bonus ne havi EVS-volontulojn, sed anstataŭe kolekti tiajn monsumojn por unu volontulo de la Esperanto-komunumo? Sendube ĉiu mem facile povas respondi ĉi tiun demandon.

Post ĉi tiu iom longa, sed necesa enkonduko, ni ŝatus komenti kelkajn partojn de la artikolo.

1. La artikolo donas impreson, ke temas pri afero rilata nur al TEJO (aperadis komentoj pri “eksperimentoj de TEJO” kaj similaj) kaj tio ne veras. Volontulojn, kiuj ne konas Esperanton je komenco de sia volontulado, akceptas ne nur TEJO, sed ankaŭ UEA, E@I kaj Bjalistoka Esperanto-Societo, eble pliaj. Estas do fenomeno konata al Esperanto-organizoj kaj laŭ nia scio, ĝenerale sukcesa en ĉiuj el ili.

2. La artikolo mencias, ke por ŝpari monon oni donas al la volontuloj taskojn antaŭe faratajn de oficistoj. Maldungi oficiston kaj doni ties taskojn al volontulo estas kontraŭ la reguloj de EVS. Tiaj aferoj ne povas okazi kaj ne okazas en TEJO.

3. En la artikolo oni skribas, ke “antaŭ unu jaro TEJO tamen decidis ne plu postuli, ke novaj volontuloj scipovu Esperanton”. Tio ne estas postulata de pliaj jaroj en la programo EVS, kio validas por ĉiuj organizoj akceptantaj EVS-volontulojn, kaj kio okazis pasintjare estas la eksplicitigo de lingvo-nepostulado niaalvoke. Se ekzistas iuj, kiuj invitante volontulojn per EVS postulas konon de Esperanto, ili faras tion kontraŭ reguloj de la projekto. Niapercepte tio ĉiukaze ne estas problemo, ĉar kiel priskribite antaŭe, ni ja havas taskojn por ili eĉ komence kiam ili ankoraŭ lingve malfortas.

4. “Kiam aperis pliaj neesperantistaj volontuloj la ekvilibro tamen ŝanĝiĝis. La novaj volontuloj parolas angle inter si”.
Ĉi tiu parto, vekanta kompreneblan zorgon estas nur parte vera. Efektive estis tiel, ke en mallonga periodo venis al la CO pluraj novaj volontuloj (du de TEJO kaj unu de UEA) kiuj ne parolis Esperanton je komenco de sia deĵoro. Ĉi tiu situacio estis nova kaj certe de ĉi tiu sperto ni devas lerni kiel pli bone tion organizi estonte. Ĉiukaze, ĉiuj kiuj tiom ekscitiĝis pri ĉi tiu ŝtormo en la akvoglaso povas nun trankviliĝi. En la Centra Oficejo oni daŭre parolas Esperanton. El menciitaj 3 volontuloj, post iom pli ol monato, 2 jam sufiĉe bone komunikas per Esperanto, dum unu bezonas iom pli da tempo – tiu ricevis nun plian helpon pri tio flanke de lingvaj mentoroj de TEJO.

5. “anstataŭ Esperanton la laborantoj de UEA nun estas same devigataj paroli la anglan por povi komuniki kun la novaj volontuloj.”
Ĉi tiu aserto estas plene malvera, ĉar eĉ tuj je alveno de novaj volontuloj en la oficejo estis plimulto da volontuloj jam parolantaj la lingvon, kiuj povus faciligi la kontakton, kaj do neniu estis devigita paroli la anglan. Se iu el la oficistoj sentus malkomforton pri io rilata al TEJO-volontuloj, tiu bonvolu kontakti la estraron de TEJO. Havante senperajn informojn, ni povas solvi la problemojn.

6. En la artikolo eblas legi ankaŭ ke “iuj el la novaj volontuloj montras nenian interesiĝon pri Esperanto kaj rifuzas diri eĉ unu vorton en la lingvo” kaj ĉi tiu frazo estas plene malvera. Post iom pli ol monato ĉiuj krom unu jam komunikiĝas en Esperanto. Pri lingvaj malfacilaĵoj de unu el volontuloj kulpas tamen ne la volontulo mem, sed ni (la estraro de TEJO). La volontulo je komenco de sia deĵorado ricevis tre okupigajn taskojn kiuj ne postulis fundan konon de Esperanto kaj ne permesis dediĉi pli multon da tempo al Esperanto. Ĉi tiujn aferojn ni jam estas solvintaj kaj esperas, ke baldaŭ tio alportos deziratan rezulton. Certe ne temas pri manko de interesiĝo flanke de la volontulo.

7. Krome Libera Folio skribas, ke la volontuloj “venis al la Centra Oficejo ne ĉar ili mem specife interesiĝis, sed ĉar Eŭropa Volontula Servo sendis ilin tien” kaj ankaŭ tio estas plene malvera. Ĉiuj el ili kandidatiĝis por volontuli en la Centra Oficejo konante pri kia organizo temas kaj ĉar ĉi tiu organizo interesis ilin. Ankaŭ TEJO ne akceptas ĉiujn, kiuj kandidatiĝas, sed elektas la plej taŭgajn kaj motivitajn, intervjuas ilin kaj kiam estas interkonsento de ambaŭ flankoj – invitas al volontulado en Roterdamo. Neniu “sendas” la volontulojn al la CO – temas ambaŭflanke pri zorga elekto kaj interkonsento.

8. Fine de la artikolo legeblas ankoraŭ, ke en la anonco de TEJO “La sola firma postulo estas, ke la kandidato “montru interesiĝon lerni Esperanton”.” Kiel ni jam klarigis pli frue – tio estas maksimumo, kion ni povas postuli de homoj venantaj al ni per EVS.

Aldone al tio ni certe ŝatus ankaŭ reagi al aferoj aperintaj en komentoj (sub la artikolo aŭ en sociaj retoj), sed pro la kvanto, tio simple ne eblas. Evidente pluraj el la komentoj venas de homoj kun apenaŭa kompreno pri la aferoj menciitaj en la enonduko. Ilin teorie devus helpi la redaktoro, kiu klarigus ĉion en la artikolo. Bedaŭrinde tiel ne okazis ĉi foje. La legantoj ricevis manplenon da informoj, foje duonveraj foje eĉ malveraj, sed ĉiukaze ne vere kompreneblaj sen koni la fonon. Tiel certe ne devus okazi. Por estonte eviti tiajn malklaraĵojn ni estas je dispono por provlegi la preparatajn artikolojn kaj klarigi ĉion antaŭ aperigo. Ĉi foje postpublikiga klarigado forprenis de ni multon da tempo kaj forto, kiujn ni certe povus pli saĝe investi por pli utila agado. Krome, multajn legintojn kaj ja ankaŭ frustriĝintojn ĝi certe ne plu atingos – pli facilas veki skandalon ne plene bazitan sur vero ol poste rektigi la informojn. Ni tamen esperas je fruktodona kunlaboro estonte, kiu ebligos, ke ne plu necesos tiaj postpublikigaj, tempomalŝparaj longaj klarigoj.

La Estraro de TEJO
Enric Baltasar
Konstanze Schönfeld
Francesco Maurelli
Hoan Tran (Ĝojo)
Mung Bui (Feliĉa)
Charlotte Scherping Larsson
Doniben Jimenez Jaramillo

Lasi respondon