REJMKio estas REJMRusia Esperantista Junulara Movado estas tut-landa organizo de junaj esperantistoj. Kion donas REJMAranĝojREJM (kun)organizas multajn interesajn porjunularajn aranĝojn. Partoprenu preparadon de OkSEJT aŭ EoLA. Legu pli pri junularaj aranĝoj. RabatojAliĝo al REJM donas konsiderindajn rabatojn dum diversaj junularaj aranĝoj. Ankaŭ dum OkSEJT kaj IJK-2004. AgadkampojREJM-anoj grupiĝas laŭ agadkampoj, kie ili povas interŝanĝi sperton kaj interese pasigi tempon. Jam aktive funkcias arta (Sonja Ŝejnina) kaj aliaj sekcioj. Eble vi lanĉu ion propran? REGo malmultekostaMembroj de REJM povas aboni "Rusian Esperanto-Gazeton (REGo)" kontraŭ nur 100 rubloj jare kompare kun 120 por aliuloj. REGo estas la plej kvalita (fakte sola, ĉu?) E-informilo en nia lando, kiu speciale povas esti utila por tiuj, kiuj havas malmulte da Interretaj horoj. InstruadoREJM subtenas finance kaj home fondiĝon de novaj kluboj kaj instruadon en senklubaj urboj. Spertaj junaj instruistoj povas veni al via loko kaj okazigi tie rapid-kurson pri Esperanto. Vi ricevos multe da valoraj konsiloj kaj sentebla helpo. EkzamenojĈiu aliĝinto al REJM fakte pasas A-nivelan ekzamenon, kaj REJM akceptas la A-nivelan ekzamenon de la Ĉefa Atesta Lingva Komisiono de REU (se vi jam pasis ĝin). SeminariojREJM de temp' al tempo organizas seminariojn (Aktivul-Trejnaj Seminarioj, ATS) por siaj membroj. Por la seminarioj oni invitas fakulojn ne nur enlandajn, sed ankaŭ eksterlandajn. Seminarioj ofte estas senpagaj aŭ rabatitaj pro diversaj subvencioj, kiujn ricevas REJM. Kiel aliĝi?Se vi jam decidis aliĝi, legu pri la proceduro. Kiu jam aliĝisVi povas vidi la plenan liston de REJManoj. Eble inter tiuj personoj estas viaj (estontaj aŭ nunaj) amikoj.Kelkaj jam historiaj dokumentoj:Iom pri apero de REJM |
Iom da reklamo:
Hazarda ligo:
Antaŭplanu vian someron jam nun! Plena kalendaro de aranĝoj ĉe www.eventoj.hu! |
| Al la ĉefa paĝo! | Reen! |
REJM 2000-2005