Al la ĉefa paĝo

Membroj de REJM

Konstantin ĤLIZOV

komitatano pri informado

Sinprezento

Mi estas Konstantin ĤLIZOV, 25-jara, la lastajn du jarojn mi loĝis en Krasnojarsk, sed post la Novjaro mi revenos al Irkutsk. Nuntempe mi estas aspiranto en Krasnojarska Ŝtata Teknika Universitato. La temo de mia esploro estas ligita kun lingvistiko kaj Esperanto en inform-sistemoj.

En REJM-komitato mi reprezentas Krasnojarskan Esperantistan klubon, respondecas pri interna informado (retpaĝaro, informoj por datumbazo, informiloj, "REJM-info"), kaj helpemas pri instruado, kluba agado, ATS kaj ekstera informado.

Mi instruis en E-kursoj en Krasnojarsk, dum ĉi-jara OkSEJT kaj en Ĉeboksari. Krome, mi estis unu el la du prov-staĝantoj en JEAĈR kaj E-movadis en Ĉeboksari dum duon-oktobro kaj novembro 2004. Mi estas unu el ruslingvaj tradukantoj kaj E-provlegantoj de Lingva Prismo. Mi estas membro de TEJO, amatora muzikisto (mi koncertis kun Sergej Bozin kaj unuope en EoLA-15 kaj IJK-60), kontribuanto al Vikipedio. Dum ĉi jaro mi instruigis ses personojn (tri en Krasnojarsk kaj tri en Ĉeboksari), el kiuj tri efektive jam instruis aŭ instruas, kaj la ceteraj tri sendube ekfaros tion jam printempe aŭ eĉ pli frue. Strange, sed ĉiuj ses estas knabinoj :).

Pri miaj planoj mi sufiĉe detale rakontas en la REJM-plano por la jaro 2005, kie temas pri informado kaj aplikado de Esperanto. Nu, eblas ankaŭ aldoni, ke mi volas partopreni EoLA-n, produkti lumdiskon (KD-n) kun miaj kaj ŝatataj E-kantoj kaj pliemigi junajn esperantistojn al bonstila lingvouzo.

Mi vegetaranas, lernetas la ĉuvaŝan lingvon, ŝategas Bajkalon kaj montojn kaj planas loĝi en propra dometo eksterurbe kun mia amatino.

Prefere kontaktu min per la retadreso informado.rejm(ĉe)mail.ru, kaj provizora paperpoŝta adreso estas: 660017, Krasnojarsk, p/k 20825 (la adreso de la E-klubo).

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Multlingva paĝaro
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005