Al la ĉefa paĝo

Poŝtelefonaj Melodioj. Kiel Uzi

Estas konata fakto, ke unika melodio ebligas ĉiam rekonis ĝuste sian telefonon en la koruso de diversaj poŝtelefonoj, kiuj konstante sonas ĉirkaŭ ni. La plej unikaj melodioj, sendube, estas tiuj, kiujn enigas vi mem, sed ne tiuj, kiujn liveras la produktanto al ĉiuj siaj klientoj.

Nia sperto montras, ke multaj homoj interesiĝas pri niaj poŝtelefonaj paĝoj, sed multegaj ne uzas la melodiojn, kiujn ni proponas... ĉar ne scias, kiel enigi ilin. Estas bona kutimo foje legi instrukcion al via telefono, sed ne ĉiam estas tiom facile trovi la bezonatan artikolon pri tio (kaj entute trovi tempon kaj trovi la instrukcion). Ĉi-subas facilaj kaj tre mallongaj instrukcioj pri enigo de melodioj al poŝtelefonoj de Ericsson, Nokia kaj Siemens.

Instrukcio por enklavumi melodiojn al telefonoj Ericsson

Telefonoj Ericsson permesas registri plej simplajn melodiojn, ĉar en ili ekzistas nur 2 oktavoj kaj 2 longoj por notoj. Krom tio, ritmon ŝanĝi vi ne povas, kaj ĉiam melodio sonas sufiĉe rapide.

Melodio estas sinsekvo de notliteroj: c, d, e, f, g, a, h(b). La samaj literoj, sed majusklaj C, D, E, F, G, A, H(B) signifas pli longan (duoble) sonon de notoj.

La klavoj [1]...[7] enigas notojn c, d, e, f, g, a, b. [8] kaj [9] - altajn c kaj d (+c kaj +d).

Klavo [#] - dieso, ŝanĝas altecon de notoj je duontono;
[*] starigas paŭzon, gi videblas en melodio kiel 'p';
[+] sangas altan aŭ malaltan oktavon, ekz. 'c', au '+c';
[CLR] forviŝas noton maldekstre kaj dum longa preso forviŝas tutan melodion.

Por enklavumi la majusklan literon (longan noton) simple presu kaj tenu klavon dum 3 sekundoj. Signojn '+' kaj '#' klavu post bezonata noto. Klavoj [8] kaj [9] ekzistas nur por rapida entajpo de '+c' kaj '+d'.

Instrukcio por enklavumi melodiojn al telefonoj Nokia

Multaj modernaj telefonoj Nokia ne permesas enskribi novan melodion, nur ricevi ĝin per SMS, uzante komputilon au WAP. Se vi havas similan aparaton, vi povas, ekzemple, uzi specialan komputilan programon por skribi melodion kaj enigi ĝin al via telefono per kablo. Alie, vi povas preni pli facilan telefonon (ĉe amiko), skribi per ĝi kaj sendi al via telefono per SMS.

La klavoj [1]...[7] enigas notojn c, d, e, f, g, a, b.
[*] ŝanĝas oktavon (1-2-3), ĝi staras post noto, ekzemple D1;
[#] difinas dieson de noto kaj staras antaŭ noto, ekzemple #D;
[C] forviŝas noton maldekstre;
[8], [9] ŝanĝas longecon de noto (1-2-4-8-16-32) staras antaŭ la noto, ekzemple, 16D. Baza longeco estas 4 (kvarono).
Longa preso de notklavo ebligas ŝanĝi ĝian longecon je duono.
Aspektas tia noto kun punkto, ekzemple "4.D1".
[0] starigas pauzon. En melodio '-', la daŭron elektu samkiel por la noto.

Dum enklavado konserviĝas oktavo kaj longeco de lasta noto. Kiam vi enskribis ĉiujn parametrojn de la noto, la telefono aŭtomate transiras al la sekva noto.

La funkcia klavo ebligas menuon por la melodioj. Vi povas aŭskulti enklavitan melodion (Play), ŝanĝi ritmon de la melodio (Tempo).

Instrukcio por enklavumi melodiojn al telefonoj Siemens

Klavoj [1]...[7] enigas notojn C, D, E, F, G, A, H(B).
[*] - difinas oktavon (1-4), ĝi staras post notlitero, ekz. G3;
[0] - enigas paŭzon 'P';
[#] - dieso, altigas noton je duontono, al notlitero aldonas postfikson 'is', ekz. Dis;

Daŭron de noto difinas prestempo de notklavoj, aŭ entajpeblas per flankaj butonoj. Daŭro surekrane staras parenteze post notlitero, ekz. A3(1/4).

Al la listo de melodioj

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
[OkSEJT]
[IJK]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
Antaŭplanu vian someron jam nun! Plena kalendaro de aranĝoj ĉe www.eventoj.hu!
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005