redaktas Sonjo Ŝejnina, Vitalij Malenko
Karaj geamikoj! Ni ĝojas saluti vin en la decembra (lasta en ĉi-jaro) eldono de REJM-info. Preskaŭ ĉiuj materialoj ĉi-foje estas dediĉitaj al informado. Oni diras, ke informado regas la mondon. Speciale nuntempe: oni eĉ nomas la nunan homaron informa socio. Esperantistoj estas parto de ĝi, pro tio nia sukceso ege dependas de niaj informaj penoj. Pli detale pri tio rakontas la subaj materialoj.
|
Slavik Ivanov pri iksoj |
Certe vi scias, ke REJM estas landa sekcio (LS) de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Certe vi diros al mi, ke REJM estas LS de TEJO jam pli longe ol nur jaron. Sed ne pensu, ke vi vere estas multe pli saĝa ol mi. Mi konas kaj memoras kelkajn aferojn, pri kiuj vi eble tute ne aŭdis, sed aŭdos tuj... Temos pri REJM-paĝaro en Interreto kaj pri ĝia historio.
Ĝuste antaŭ jaro, en novembro 2001, la paĝaro de REJM translokiĝis de la terure glukiva[1] rusia senpaga servilo <Chat.Ru> al serioza rethotelo, kiun luas TEJO. Ekde tiam nia paĝaro havas la jenan tute logikan adreson <www.tejo.org/rejm> bele, oportune kaj solide. La novaj eblecoj iĝis realaj dank’ al sindonemaj klopodoj de TEJO-Komitato kaj, ĉefe, komitatano pri informado Hokan (Håkan) Lundberg. Estante mem komputilisto, Hokan trovis kaj elaĉetis domajnon[2] <www.tejo.org> (kiu antaŭe apartenis al iu hinda knabo kun la nomo Tejo). Ĝuste Hokan kunfondis kaj kunordigas la tiel nomatan Ikso-teamon (aŭ Teamon de Iksoj) grupon de gejunuloj, kiuj en diversaj landoj (kun)aktivas en Reto. Iksoj havas propran retan adreson <www.ikso.net>, ĉe kiu, interalie, troviĝas kelkaj iliaj projektoj: ankaŭ la vaste legata en la reta Ruslingvio elektronika gazeto Новости эсперанто-движения[3] (ĉ. 3 mil abonantoj). Ne laste dank’ al iksoj aperis Fondaĵo Esperanto@Interreto, retaj projektoj Lernu, Lingva Ĉielarko kaj Edukado, ekfunkciis klerigaj kaj kunlaborigaj seminarioj en diversaj landoj.
Serioza rolo, kiun donas la TEJO-komitatano pri informado al Interreto, rezultigas en plian kaj plian aktivecon de junaj esperantistoj en la reto. Kleriga laboro de Esperanto@Interreto senteble plialtigis nivelon de multaj esperantlingvaj retlokoj. La ĝenerala tendenco tuŝis ankaŭ la paĝaron de REJM.
Kion vi povas trovi en la reto ĉe <www.tejo.org/rejm>? Multon. Ĝuste REJM-paĝaro rakontos al vi pri la agado de nia landa junulara Movado. Ĉi tie vi povos legi pri la proksimaj (tempe kaj geografie) taŭgaj por junularo Esperanto-aranĝoj (aŭ fari anoncon pri la aranĝo, kiun preparas vi). Ĉi tie vi povos vidi la aktualan liston de niaj membroj kun fotoj de multaj el ili. En la paĝaro vi facile trovos kontaktajn retadresojn kaj povos aboni retan version de REJM-info.
Esperanto kaj Interreto estas kvazaŭ kreitaj unu por la alia. Se vi jam estas retuzanto, ekvojaĝu tra esperantlingvaj paĝoj espereble, vi trovos multajn interesajn lokojn. Se vi ankoraŭ ne scipovas uzi Interreton, serĉu eblecojn por ekhavi tian utilegan scion.
Eĉ se vi ne estas REJM-ano, vi ĉiam povas uzi la paĝaron de REJM (kaj aliajn ret-rimedojn de nia organizo) por fari viajn anoncojn. Reklamu lokajn kaj internaciajn E-aranĝojn, serĉu gastprelegantojn aŭ proponu vin mem, anoncu vian deziron korespondi internacie aŭ internacie edziĝi ĉio ja uzeblas senpage. Krom tio sendu viajn proponojn pri ŝanĝoj aŭ aldonoj al nia komuna <www.tejo.org/rejm>.
Via Slavik @ ikso.net
Dum unu semajno (25.10 02.11) en Leŝofoŝ[4] okazis la seminario Esperanto ĉe Interreto 4 (E@I-4). En la seminario kunvenis 28 junuloj el 14 landoj de Eŭropo kaj Norda Ameriko. Kiel temo de la seminario estis elektita informado do, Rete Informadi.
|
aktivuloj el diversaj landoj |
La partoprenantoj loĝis en Leŝofoŝa Esperanto-domo (Esperanto-gården, kiu, interalie, estas la ĉefa ejo de IJK-2003), kaj la plejparto de laboro okazis en la apuda mezlernejo. Esperanto-domo, la urbeto Leŝofoŝ kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estas tre belaj konsideru tion dum planado de viaj someraj ferioj. Aparte menciindas biblioteko de la Esperanto-domo, arbarkovritaj montetoj kaj loka muzeo.
Dum la seminario funkciis kvar laborgrupoj:
– strategia (prilaboris strategiajn demandojn de ekstera informado);
– informila (zorgis pri produktado de informiloj; enhavis du subgrupojn koran kaj mensan, la kora okupiĝis pri aspektigo kaj la mensa pri la enhavo de produktataj informiloj);
– teknika (klopodis funkciigi la Retan Informado-Centron, RIC);
– filma (produktis por Interreto mallongajn filmojn pri Esperanto-vivo).
Kiel rezulto de la seminario E@I-4 aperis Reta Informado-Centro <www.ikso.net/ric>, kie TEJO, ĝiaj landaj sekcioj (do, ankaŭ REJM) kaj unuopaj esperantistoj disponigos siajn la plej bonajn informilojn kaj publikigos dokumentojn pri sia informa agado. Krom la funkcianta RIC aperis multaj planoj por estonta kunlaboro la praktiko montras, ke duono el ili mortos, sed ja io ankaŭ efektiviĝos.
Kelkaj altkvalitaj informiloj, preparitaj dum E@I-4, estos presitaj en nia lando kaj liveritaj al la Centra Oficejo (Rotterdam). Io devas resti ankaŭ enlande, ĉar estas preparitaj por kvalita presado ankaŭ ruslingvaj informiloj. Multkoloraj kaj profesie aranĝitaj fare de la kora laborgrupo (ĉefe de Nastja Koĵevnikova kaj Arono Ĉapman), la informiloj devas logi gejunulojn jam per sia moderna aspekto.
Dum la seminario prelegis kelkaj spertuloj pri informado: Lu Wunsch-Rolshoven (Germanio), Ziko M.Sikosek (Germanio) kaj Giuseppe Castelli (Italio). Ili sukcesis bone klasifiki oftajn erarojn, kiujn faras esperantistoj informante pri sia lingvo la eksteran publikon. E@I-4, estante TEJO-seminario, ne povis esti tute seka. Kompreneble okazis interesaj vesperaj programeroj kaj eĉ kreiĝis novaj kulturaĵoj por nia internacia junulara komunumo vi nepre ekscios pri ili iom poste, nur memoru la ŝlosilvortojn: sandviĉo, kio okazas? kaj naprelo.
Espereble la rezulto de ĉi seminario estos ne nur la produktitaj filmetoj, intervjuoj al provinca gazetaro, afiŝoj kaj T-ĉemizoj, sed ankaŭ la ĝenerala pliprofesiiĝo de la ekstera informado en ĉiuj landaj asocioj de esperantistoj.
Slavik Ivanov, komitatano de REJM
Ni ofte aŭdas tiun demandon, ĉu ne? Sed kiel respondi? Speciale se vi volas interesigi la homon pri nia lingvo?
Oni ne uzu argumentojn, kiujn oni malfacile povas defendi (ĉies dua aŭ lingvo de EU estas malpli konvinka ol lingvo de kaŝe montrite interesa, klera... internacia komunumo). Oni parolu pri kio estAS, kaj ne kio povUS esti. Kiam vi parolas pri E-historio, zorgu ke la unuaj jardekoj ne okupu tro grandan parton. La Esperantistoj estas: lingvemaj, kleraj, ĝentilaj kaj toleremaj. Ne diru tion, sed montru tion!
Oni donu seriozajn, verecajn/realismajn informojn. Oni ne portu tro da E-signoj kaj ne aspektu sektisme. Oni strebu informi, sed ne konvinki, oni ne estu altrudema. Povus esti bone prezenti ekzemplajn esperantistojn, kiel ili eklernis la lingvon ks, kaj farante tion oni uzu interesajn, klerajn kaj socie engaĝitajn homojn, i.a. ankaŭ famulojn (sed ne mitajn famulojn, kiuj ne vere estis esperantistoj).
Depende de situacio kaj kunteksto oni povas mencii la famajn subtenantajn organizaĵojn kiel Unesko kaj UNo, sed nur se oni scias pli konkrete pri kia subteno temas (nepras koni la dokumentojn ili troveblas en Jarlibroj de UEA).
Rakontu pri veraj kaj konkretaj aferoj (pli interesas via vizito al alia lando, ol opinio pri UNo). Decidante pri uzindaj kaj maluzindaj vortoj oni tre atentu pri tio, kion kiuj vortoj elvokas en kiuj lingvoj, kaj kiel kunteksto donas signifon al vortoj. Ne rakontu pri movadaj dokumentoj, ekz. Praga Manifesto, sed provizu ilin, se vi volas (aŭ se la kunparolanto demandas).
Oni ne uzu internajn movadajn dokumentojn kaj Esperantan ĵargonon por la ekstero. Ĵargono estas ekzemple delegito, verda lingvo, movado, samideano, la (granda) majstro, finvenkisto, raŭmisto, kaj ankaŭ IS, IJK, TEJO ktp. Se vi devas traduki TEJO, tiam ne traduku laŭvorte, sed redonu la nomon tiel, kiel oni normale farus en via lingvo.
Danĝeraj aŭ evitindaj diroj:
Ĝi havas 16 regulojn kaj ne havas esceptojn ne veras, kaj krome elvokas senton de primitiva/malviva lingvo.
Esperanto estas logika/artefarita en pluraj lingvoj elvokas senton de ne-viva, rigida lingvo aŭ eĉ kodo/programlingvo.
Zamenhof estas kreinto de Esperanto pli bone diri iniciatinto aŭ simile. Ne prezentu Esperanton kiel la privatan lingvon de unu persono.
Esperanto havas fortan kulturon, sed tamen ĝi estas neŭtrala, ĉar ĝi ne portas kulturon de iu nacio… estas kontraŭdiro, se en via teksto ne klaras, ke Esperanto havas fortan nenacian kulturon.
La angla malbonas, ĉar... oni prefere ne ataku/primoku aliajn lingvojn por varbi pri E-o (oni akceptu komunikan kaj aliajn rolojn ankaŭ de la angla kaj ceteraj lingvoj).
Detaloj pri sociaj kutimoj de esperantistoj (ekz. Tekilumado, La Bamba, miksitaj duŝejoj ĉe iuj aranĝoj) ne nepre lasos pozitivan impreson ĉe ĝenerala publiko.
Pli da informo troveblas ĉe <www.ikso.net/ric>.
Anna Skudlarska, David-Emil Wickström,
Jevgenij Gaus,
Lu Wunsch-Rolshoven, Sonja Petrovic, Ziko
M.Sikosek;
dum
seminario E@I-4 Rete Informadi en Leŝofoŝ (Svedio).
Karaj legantoj, ĉu vi memoras diskuton en lasta REJM-info pri la demando? La respondoj daŭre venas, kaj ni ricevis eĉ poeziajn meditojn. Do, kunmeditu:
Anstataŭ Esperantujo mi skribos Esperanto; verŝajne, Esperanto ne malpermesas tion, ĉar ĝi ankaŭ sen sia riĉega ĉirkaŭaĵo estas fabele vasta ujo, kaj ejo, kaj ili, kaj ĉio, ĉu ne? Mi opinias, ke:
Esperanto ne estas ripozo,
Esperanto ne estas labor’.
Ne konvenas tro kruda supozo
Al profundo de ĝia valor’.
Esperanto signifas montpadon
Al la arto, scienc’, politik’,
Postulante dum viv’ laboradon
Kun sukcesoj, fiaskoj, kritik’.
Sed ne eblas nur-nure labori,
Kaj alvokas amika kunven’,
Kie ĝojas junege furori
Esperanto je l’ varma seren’.
Provu iu difini streĉdozon
En agem’ kun sindona fervor’!
Dum labor’ oni ĝuas ripozon,
Dum ripozo prosperas labor’.
Tradukado penigas turmente,
Sed naskiĝas inspira liber’
Ĉe la homo, al kiu torente
Fluas lumo de l’ krea mister’.
Instruado, prelegoj, tendaroj
Fortostreĉ’ kaj laciĝo sen ĉes’,
Tamen fortojn rezultoj de faroj
Revenigas per ĝoj’ de l’ sukces’.
Esperanto en altoj spiritaj,
En magio de kant’ kaj poem’,
En labor’ kaj ripoz’ kunfanditaj
Estas simple la vivo mem’.
Samideane, Klara Ilutoviĉ (Elektrostalj)
Por kio estas bezonata internacia lingvo? Stulta demando, verŝajne pensas vi. Certe, por internacia komunikado. Sed en rusiaj E-aranĝoj plejparto (kaj pli ofte eĉ ĉiuj) de partoprenantoj estas rusparolantaj geesperantistoj, kiuj facile povas kompreni unu la alian per sia nacia lingvo. Eble, tio estas kialo de krokodileco dum multaj niaj E-aranĝoj?
Sed se la renkontiĝon hazarde partoprenas iu eksterlandano, kaj vi ekdeziros komunikiĝi kun ŝi aŭ li, do vi ne havos alian elekton krom paroli Esperante. Kaj nun imagu, ke al aranĝo venis multaj homoj el diversaj landoj. Ĉu tio ne estas bonega ŝanco praktiki la lingvon kaj eksenti, kiom utila ĝi estas por vi?
Sed kial ni havas tiom malmulte da eksterlandaj gastoj en niaj aranĝoj? Por kompreni tion, la partoprenintoj de la maja ATS en Niĵnij Novgorod meditis: kio malhelpas al eksterlandanoj veni? La ATS-anoj faris la liston de eventualaj kialoj kaj dissendis ĝin al kelkaj konataj eksterlandanoj. Do, kiuj asertoj estas mitoj, kiuj realo?
KIALO 1. Rusio estas tro fore (perdo de tempo por vojaĝo)
Sonja Petrović (Jugoslavio): Ĝi estas iom fore, sed agrable atingebla per trajno kaj, certe, tio ne estas perdo de tempo.
Nirab Kajastĥa (Nepalo): Se vi konsideras la distancon for de Eŭropa parto de la mondo, mi ne pensas, ke Rusio estas vere fore.
Hokan (Håkan) Lundberg (Svedio): Jes, se ne temas pri Piter aŭ Moskvo.
Aleks Kadar (Francio): Iom ja, sed tio ne estas la plej grava problemo. Ja ekzistas aviadiloj.
Bård Hekland (Norvegio): Kompreneble foras, tamen ne estas diferenco por mi, ĉu veturi al Moskvo aŭ Italio. Por mezeŭropanoj tiu argumento validas kaj gravas. Tamen, la distanco donas ekzotikecon.
Sjoerd Bosga (Nederlando-Svedio): Ĉefe se oni volas nepre trajni aŭ bicikli. Sed, se serioze, tio estas tre relativa. Dependas de kie! Por svedoj ekzemple, flugo al Moskvo daŭras same longe kiel flugo al Amsterdamo. Se aranĝo komenciĝas per renkontiĝo en Moskvo aŭ Peterburgo, ĝi estas pli proksima al Svedio ol plej multaj aranĝoj. Por homoj, kiuj ne tiom kutimas flugi, la afero estas iom pli komplika el Nederlando oni ekzemple facile trajnas al Italio, sed ne al Rusio. Kontraŭe, el orienta Eŭropo diferenco ne estas tiom granda (ankaŭ de kosta vidpunkto). Problemo estas aldona(j) vizo(j) por Ukrainio, kiu kuŝas laŭ la vojo. Ĉu eble estu antaŭaranĝo tie por allogi al tiu vojo? Indas substreki, ke Aeroflot havas tute bonajn prezojn, ke eblas ĉe ili akiri unudirektajn biletojn, kaj ke Aeroflot estas bonkvalita (ne komparebla kun ĝia reputacio).
Ilja De Coster (Belgio-Rusio): Ne pridubebla vero. Sed samtempe tio estas via pluso... iom pli fora, do pli ekzotika kaj tamen iom facile atingebla, kaj ne tiom multekostas enlanda vojaĝado. Indus aktive eluzi la aferon. Kaj, ekzemple, organizi ankoraŭ ion por resti pli longe ol nur dum OkSEJT. Ekzemple, karavanoj ekde la rusia landlimo por eksterlandaj vizitantoj.
KIALO 2. Problemoj pri vizoj kaj oficistoj
Sonja: Mi ne spertis ion tian. Mi ricevis la vizon al Rusio kun multe malpli da komplikaĵoj, ol por okcidentaj kaj nordaj eŭropaj landoj, ekzemple.
N.K.: Mi pensas, ke kun propraj dokumentoj oni ne devas havi iun problemon pri vizoj; same pri la oficistoj. Tamen mi ne povas diri, ke oficistoj ĉiam agas bonven-maniere (sed tiu problemo ekzistas ĉie, ĉu?)
Hokan: Jes, prenas tempon kaj energion por akiri.
Aleks: Antaŭ la vojaĝo kaj eĉ tie, en Rusio, tio evidentiĝis la plej-plej grava problemo! Bezonatis pli ol semajno kaj ĉ. 80 eŭroj por akiri la vizon, bezonatis semajnoj por ricevi de EoLA-j organizantoj la invitleteron, kaj en Ĉeboksari bezonatis 2 plenaj matenoj por registriĝi ĉe oficistoj. Poste problemoj ne finiĝis. En Moskvo mi ne registriĝis, ĉar rajtis resti 3 tagojn sen registriĝo, sed tamen devis pagi kaŝe monpunon al koruptita policisto!
Baard: Estas tre malfacile por tiuj, kiuj ne scias, kiel akiri vizojn. Ĉiam estas novaj reguloj kaj la rusia ambasadejo en Norvegio estas tre malbone administrata. Tio signifas, ke se vi volas eksterlandanojn, vi devas preti helpi pri vizoj. Plej facila maniero enirigi homojn miasperte estas pagi por invitilo de unu el la junulargastejoj en Moskvo aŭ Peterburgo.
Sjoerd: Dufoje viziti ambasadon (se oni estas kataluno), 20 fojojn skribi al Katja por peti plian helpon, surloke subaĉeti oficialulojn por ke ili traktu dokumentojn... Jes, problemoj... Sed fakte estas bariero ĉefe por tiuj, kiuj unuan fojon iras. Poste oni jam scias kiel ĉio funkcias, kaj ĝi ne plu estas tiom problema. Petu iun okcidenteŭropanon klarigi la aferon al siaj samlandanoj. (Kaj inter ni dirite, ne malbonas, ke okcidenteŭropanoj foje spertas tiajn problemetojn, kiuj estas vere etaj kompare al problemoj se vojaĝi en mala direkto).
Ilja: Problemoj ekzistas, sed vi, rusoj, ja helpos en tio, kaj ĝi iĝos iel travivebla.
KIALO 3. Estas pluraj problemoj: krimo kaj necerteco pri io
Sonja: Tute ne! La lando sentiĝis tre sekura kaj homoj helpemaj.
Nirab: Ni povas pli bone gardi nin. Krome, diru al mi, kie estas certeco pri io?
Hokan: Iom da timo restas en svedoj pri la komunistoj. Serioze, la lingva problemo iom ĝenas malfacilas senti sin tute sekura kiam oni ne povas paroli kun homoj nek legi la ŝildojn.
Aleks: Tiuj problemoj ne aperis ĉe mi.
Baard: Multaj homoj timas Rusion, mi kompreneble ne. Estas lando, kie apenaŭ helpas scioj de la angla kaj kie multaj praktikaj aferoj funkcias malsame ol en okcidenta Eŭropo. Tial vi devas preti renkonti eksterlandajn gastojn kaj helpi ilin survoje al la aranĝloko.
Sjoerd: Rusio estas ja plene aĉa kaj nesekura! Prenu tiun ekzemplon laste pri tiuj aviadiloj, kiuj Oĥ, tio ne estis Rusio!… Forgesu pri tiu problemo. Demandu iun ajn okcidentanon, kiu vizitis Rusion, oni povas senti sin vere sekure tie. Estas sufiĉe da landoj kie tio ne veras.
Ilja: Nu, vi nuancigu, aliaj landoj pli malsekuras.
KIALO 4. Estas malbona vetero: malvarme
Sonja: Somere? Mi dubegas. Dum aliaj sezonoj eble jes iom, sed ankaŭ tio estas iuspeca travivaĵo.
Nirab: Rusio ja estas fama pri tio! Ne sperti rusian veteron signifas ne koni Rusion! Ekkonu la rusian veteron (vintron, pli bone), kaj vi ekkonos la varmecon en homoj.
Hokan: Ne estas problemo.
Aleks: Mi atendis fakte pli malvarman veteron; tie estis seniluziige varme!
Baard: Tio ne gravas, miaopinie.
Sjoerd: Jes, eĉ meze de somero kompatindaj kongresanoj en IJK en Serovo frostiĝis nokte en siaj tendoj kaj ne povis iri naĝi (cetere, la maro tro malprofundas entute!). Evitu la vorton Siberio, ĉar ĝi sonas treege malvarma en oreloj de okcidentanoj. Menciu averaĝan temperaturon en somero! Kaj se vi volas fari aranĝon en vintro nu, tio havas sian apartan allogon!
Ilja: Somere certe ne, krom se ie en fora nordo...
KIALO 5. La vojaĝo al Rusio estas tro multekosta
Sonja: De Jugoslavio ne.
Nirab: Jes, por studentoj la vojaĝo estas altkosta, speciale se veturi de Nepalo…
Hokan: Jes, ĝenerale kostas pli ol vojaĝi suden.
Aleks: Por frenezuloj kiel mi, ne gravas la kosto! Se oni gajnas monon, eblas vojaĝi.
Baard: Kompreneble. Se homoj en Meza Eŭropo povas ĉeesti dekojn da aranĝoj en proksimaj landoj jare, ili ne emas pagi flugbileton al fora Rusio. Krome tiuj homoj havas aliajn ideojn ol ni pri distancoj. Ili kutimas ĉion atingi ene de kelkaj horoj, tagnoktaj trajnvojaĝoj tre fremdas. Sed eble vi povas ĝuste per tio ekzotikigi viajn aranĝojn.
Sjoerd: Estas malproksime, kaj ankaŭ vizoj kostas. Do, entute multe tro! Sed menciu, kiom kostas trajnvojaĝoj en Rusio, aŭ manĝoj, kaj mi pensas, ke Rusio ankoraŭ povas aperi al okcidentanoj kiel malmultekosta lando. Ne atendu tro longe...
Ilja: Nu, ne nepre, kaj se iel havi iujn karavanojn de landlimo, tio ne estos tro granda problemo. Eblas tiel malkostigi la vojaĝon.
KIALO 6. Loĝkondiĉoj: eĉ duŝejo ne ĉiam estas
Sonja: Mi ne spertis ion similan.
Nirab: Manko de duŝejo ne tiom gravas, kiam oni povas ĝui kunecon de tiom da amikoj!
Hokan: Mi neniam forgesos la malvarman akvon dum EoLA-2001, ankau la manĝaĵoj ne estis tiom ĝojigaj por vegetarano…
Aleks: La unuan tagon ne estis akvo entute en la duŝejo, sed poste estis akvo, eĉ iom da varma...
Baard: Tute negrave por mi, eble tio estas pli grava problemo por maljunulaj aranĝoj.
Sjoerd: Aĥ, almenaŭ estas konate, ke rusaj esperantistoj tre zorgas, ke estu pordoj por necesejoj kaj foje eĉ papero antaŭ ol venas eksterlandanoj. Kaj foje ili eĉ sukcesas funkciigi la duŝejon en sanatorio je du horoj pli longe por ke eksterlandanoj povu ilin uzi. Sed malbonas ke dum mateno oni ne rajtas uzi duŝojn ĉar tiam oni ilin purigas Oĥ, pardono, tio estas en suda Germanio!… Estas punkto, pri kiu necesas atenti. Stato de necesejoj (papero) kaj duŝejoj estas grava por la bonfarto de okcidenteŭropanoj.
Ilja: Veras foje, kaj por iuj tio efektive ne evidentas. Sed eble po iomete vi povas trovi solvojn por tio?
KIALO 7. Neniu scias pri rusiaj E-aranĝoj
Sonja: Kiu neniu? Tiu devus kleriĝi sufiĉe tuj.
Nirab: Ne, mi certas, ke multaj seriozaj e-istoj scias pri rusiaj E-aranĝoj. Mi persone konas e-istojn el diversaj partoj de Eŭropo, kiuj multfoje partoprenis rusiajn E-aranĝojn kaj ankoraŭ volus.
Hokan: Aŭdis pri multaj, sed ili ne vere scias. Tio estas opinio de SEJU-anoj, miakrede.
Aleks: Vi pravas, ne estas sufiĉe da varbado al okcidenteŭropaj asocioj. Oni devas mem informiĝi kaj interesiĝi pri la rusiaj aranĝoj.
Baard: Tamen ili estas bone reklamataj, do mi pensas, ke tio ne validas.
Sjoerd: Kompreneble, ja ne ekzistas informiloj, disdonataj en IS, kaj laŭdire oni ĉiam nur lastmomente decidas pri la ejo, dato, ktp. Krome, la ejoj entute ne estas troveblaj aŭ atingeblaj oni anoncas nur nomon de granda urbo, kiu troviĝas foje je kelkaj horoj for... Dum tiu tempo en okcidenta Eŭropo oni povus vojaĝi de unu urbo al alia. Mi jam delonge diras ke indus pli reklami viajn aranĝojn! Sed iuj ja scias kaj transdonas siajn bonajn spertojn al aliaj. Mi pensas ke poiomete tamen la renkontiĝoj iĝis pli konataj jam. Jam multas la uloj kun rusaj amikinoj, kiuj diskonigas la renkontiĝojn al siaj amikoj.
KIALO 8. Rusiaj E-aranĝoj ne estas interesaj
Sonja: Mi ne konsentas. Vi estas unu el la plej bonetosaj landoj, kiujn mi spertis. Ĉiuj partoprenantoj trovas lokon por si mem kaj estas afablaj al aliaj... Krome, agrabla muziko kaj, miasperte, sen tro da drinkaĵoj, fumado ks.
Nirab: Mi ne konsentas.
Hokan: Certe ili estas! Vi rusoj bonege parolas E-on kaj vigle kondutas.
Aleks: Male!
Baard: Tiu kaj la sekva aserto estas la plej gravaj por mi persone, kaj eble ankaŭ por aliaj. Legante pri aranĝoj en Rusio, mi konstatas, ke preskaŭ ĉiuj ŝajnas distraj. Mi ne emas nur amuziĝi, kanti ĉefajre aŭ korpopentri. Multe pli allogas la seminarioj en TEJO, kie oni faras kaj diskutas ion pli seriozan (kaj kompreneble ankaŭ amuziĝas).
Sjoerd: Neniu scias, kio okazas tie, neniu iras, do certe estas malinterese! Viaj renkontiĝoj estas aliaj... Sed diversaj homoj serĉas diversajn aferojn por iuj taŭgas, por aliaj ne. Tamen rusiaj aranĝoj estas interesaj verŝajne por vere multaj homoj jam por sperti ion alian ol kutimajn por ili aranĝojn. Indas tamen priskribi iujn partojn de la programo tiel, ke sonu alloge, provi komuniki etoson, mencii muzikon, amikecon, romantikon...
KIALO 9. Dum Rusiaj E-aranĝoj oni multege krokodilas
Sonja: Hm, denove, laŭ mia sperto, ne. Nivelo de la rusia Esperanto estas sufiĉe alta, mi pensas. Kaj nur rusoj (tiom kiom mi aŭdis) havas akrajn ‘punojn’ por krokolidado dum aranĝoj, eĉ por komencantoj.
Nirab: Do, spertuloj devas zorgi pri la lingva strikteco. Novuloj, kiuj venas partopreni, ankaŭ volas esti parto de ĉio. Kun propra gvido la krokodilado inter novuloj kaj spertuloj povas esti minimumigita. Provu ni.
Hokan: Tute ne estas problemo. Laŭ mi, kompare al aliaj landoj vi vere malkrokodilas!
Aleks: Fakte, mi iom kritiketis la troan krokodiladon de rusoj dum EoLA, sed kompare kun krokodilado de francoj estis laŭdinde malmulte.
Baard: Ankaŭ estas tre grave. Mi ĉeestas Esperantajn aranĝojn parte pro tiu nepriskribeble bona sento esti en plene internacia medio. Babili iom kun germano, ludi kun italino, diskuti kun japano ktp. En Rusio (kompreneble pro tio, ke preskaŭ ĉiuj estas rusparolantoj) mi sentas min vizitanta eksterulo (nu, mi ne havas tiom da spertoj, sed almenaŭ tiel mi sentis dum mia unua aranĝo en Rusio). Vizitanta eksterulo en Rusio mi estis dum 15 monatoj, do mi ne devas veturi al Esperantaj aranĝoj por tion sperti.
Sjoerd: Kaj se parolas Esperanton, faras tion en aparta dialekto kun stranga vortordo, esprimoj kaj vortoj! Sed ĉu oni krokodilas en Rusio pli ol en aliaj landoj? Mi ne scias, ĉu iu tiel pensas. Mi pensas, ke ne. Pensu ankaŭ pri aparta allogaĵo por esperantistoj: organizu lingvokurson! Estas tute nekredeble kiom da esperantistoj nuntempe parolas la rusan aŭ ĝin lernetis aŭ volus ĝin lerni, laŭ mia sento. Kial ne fari unusemajnan lingvokurson antaŭ renkontiĝo? Post tiu kurso homoj jam malpli ĝeniĝos de krokodilado...
Ilja: Nu, eble la lastaj tri asertoj veras. Sed vi rusoj... estas via tasko ŝanĝi tion ĉi: informu pri viaj aranĝoj, havu interesajn programojn (mi scias ke vi kapablas tion en Rusio bone), kaj malpli krokodilu.
Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis, diris la Birdotimigilo, kiam ŝia manĝo estis finita. Do ŝi informis lin pri Kansas, kaj la grizeco de ĉio tie, kaj kiel la ciklono portis ŝin al ĉi tiu kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente aŭskultis, kaj diris:
Mi ne komprenas kial vi volas foriri el ĉi tiu bela lando kaj reiri al la sekega, grizega loko, kiun vi nomas Kansas.
Vi ne komprenas, ĉar vi ne havas cerbon, respondis la knabino. Ne grave kiom mizeraj kaj grizaj niaj hejmoj, ni karno- kaj sango-homoj preferas loĝi tie ol en iu alia lando negrave kiom bela. Nenio egale bonas kiel la hejmo.
La Birdotimigilo ĝemis.
Verdire mi ja ne povas kompreni, li diris. Se viaj kapoj estus plenaj de pajlo, kiel la mia, vi verŝajne ĉiuj loĝus en la belaj lokoj, kaj sekve tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por Kansas ke vi havas cerbon.
el La Mirinda Sorĉisto de Oz, verkis L.Frank Baum, esperantigis Donald Broadribb
en la ĉapitro 4 la tekston trovis Sl. Ivanov
[1] Glukiva foje uzata inter rusiaj esperantistoj-retemuloj slangismo kun signifo fuŝema, kun programeraroj. Evidente ĝi devenas de la rusaj slangaj formoj «глюк», «глючный», «глюкатый».
[2] Alivorte, retadreson de la unua nivelo.
[3] Novaĵoj de Esperanto-Movado, ruslingva elektronika gazeto, aperanta dufoje monate. La gazeton lanĉis kaj en la jaroj 1999-2001 redaktis Andreo Grigorjevskij.
[4] Sveda skribo de la urbo Lesjöfors, de la provinco Värmland.