IJK-2004 en Rusio!Internacie, June kaj Kune!Atentu! Tre baldaŭ aperos nova versio de ĉi-paĝaro. En ĝi, i. a., estos reta aliĝilo kaj plena kotizaro/prezaro. Kie: Rusio, 56°28,100'N, 41°35,217'Or, regiono de Vladimir, apud urbo Kovrov. Kiam: 10–17 de julio, 2004. Ĉu indas al vi rakonti, kio estas Interancia Junulara Kongreso? Do, tiu granda freneziga festo de gejunuloj somere de la jaro 2004 okazos en la centra parto de eŭropa Rusio, en iama skolta ("pionira") ripozejo. La ejo estas tre granda kaj nekredeble ĉarma -- en ĝi jam pasis OkSEJT en la jaro 2001 kaj Rusiaj Esperanto-Tagoj en la jaro 2002. Estas granda elekto de loĝeblecoj (vidu prezojn).
Rusio estas sufiĉe ekzotika lando por reprezentantoj de ajna alia kulturo. Vi bone ripozos kaj ricevos multe da vere freŝaj impresoj. La lando mem estas malmultekosta kaj tio rekompencos vian vojaĝon ĉi-tien. Vi vidos ion vere novan kaj en rusiaj urboj, kaj dum la rusia IJK. Sendube trasperti tian vojaĝon indas! Jenas la tagordo de la tuta IJK (kun antaŭ kaj post-kongresoj) en Rusio:
Krom tio nepre antaŭ IJK kaj tuj post ĝi okazos eta programo en Moskvo por tiuj, kiuj venos/forveturos tra la rusia ĉefurbo. El Novosibirsk BEMI planas fari biciklan vojaĝon al Altaj-montaro. La postkongreso en Novosibirsk daŭros kelkajn pliajn tagojn en la formo de tradicia siberia E-renkontiĝo RA (Renkontiĝo de Amikoj) -- tiel ĉiuj dezirantoj povos pasigi en Siberio maksimume multe da tempo laŭplaĉe. Bonvenon! Vizitu ankaŭ la paĝon pri IJK-2004 ĉe TEJO-vikio (foje tie novaĵoj aperas pli rapide ol ĉi tie). Ankaŭ aliĝu al la ĝenerala babilado pri IJK ĉe |
Iom da reklamo: | |
| Al la ĉefa paĝo! | Reen! |
REJM 2000-2003