Al la ĉefa paĝo

Saluton, gekaraj!

Dum REJM-konferenco kadre de la Rusia Esperantista Kongreso (REK) en Ĉeboksaro, okazinta komence de februaro, mi estis elektita kiel respondeculo pri interkluba laboro.

La celoj de mia agado estas:

  • integri ekzistantajn klubojn;
  • konsili pri diversaj klubaj demandoj (okazigo de kunvenoj, solvado de problemoj...);
  • havigi al la kluboj diversajn bezonatajn materialojn.

Sen vi tiu laboro estas ne ebla (kaj eĉ ne bezonata)!

Nun mi kolektas datumbazon. Informu min pri:

  • via klubo (nomo, celoj, membroj, strukturo (kiu kion faras));
  • via agado (la manieroj, aktivaĵoj, kion vi faras dum klubkunvenoj);
  • viaj problemoj (kiel ni povas helpi al vi?).

Post prilaboro de la datumoj mi nepre dissendos al vi materialojn, kiuj faciligos al vi fondi aŭ/kaj gvidi vian klubon...

Jam en la reto estas lanĉita tiu laboro pere de la informilo "KLUBA FORUMO", kiun mi kompilas kaj dissendas tra pluraj adresoj (ĉu la via estas en mia listo?). Unu el la rezultoj de tiu laboro estis okazigo de la Vespero de Kantoj en diversaj lingvoj en Kostroma.

En nia listo de junularaj E-kluboj kaj grupoj de Rusio estas jam du-tri dekoj, el kiuj respondis al mi nur iom pli ol 10. Se vi konas iujn E-klubojn, informu min pri ili kaj ilin pri ni.

Ni antaŭdankas vin pro la kunlaboro!

Amike,
Oĉjo Dadaev,
REJM-komitatano pri interkluba laboro,
esperanto@online.ru.

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
[OkSEJT]
[IJK]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Multlingva paĝaro
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005