LanguagesProcurarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
34an Kataluna Kongreso de Esperanto okazonta en Sabadell la 6an ĝis 8an de decembro 2008, Katalunio, HispanioEstimataj, Plezure mi invitas vin partopreni la 34an Katalunan Kongreson de Esperanto okazonta en Sabadell la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008. La Katalunaj Kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Krome, okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj kaj kvazaŭ antaŭmanĝo, la semajnfinon antaŭ la kongreso okazos serio de prelegoj kaj rondaj tabloj en la kataluna pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj lingvoj kaj paco fare de reprezentoj de elstaraj katalunaj organizoj. Ĉi-jare la kongresa prelegaro ĉefe turnos ĉirkaŭ la temo "Esperanto kaj tutmondiĝo: perspektivoj por la estonto". La kongreso celas aparte atenti pri la celoj de esperantismo en mondo pliimplektiĝanta ekonomie, kulture, lingve, ideologie kaj loĝe, tamen atentos ankaŭ aliajn temojn por doni pli grandan diversecon al la prelegoj. Inter la konfirmitaj prelegontoj elstaras la partopreno de la barata lingvisto Giridhar Rao, gastinstruisto ĉe la universitato de Hajderabado kaj ĝenerala sekretario de Federacio Esperanto de Barato. Ni ankaŭ deziras atentigi kongreseron al iel alia interlingvo: la muziko. Krom programero pri muziko kun la partopreno de la diskeldonisto Floreal Martorell kaj la esperanto-muzikistoj Alejandro Cossavella kaj Martin Wiese (kaj certe kajtielpluanoj ĉeestos la eventon). Vespere Martin Wiese kaj Alejandro Cossavella koncertos. Ankaŭ elstaras en la distra programo la dancigo de internaciaj popol-dancoj far la danc-instruisto Mon Cardona kaj la kvalita teatraĵo de Tuluza Teatra Trupo. Rilate al gastigado, oni povas helpi vin trovi gastejon aŭ hotelon. Ĉi-jare amasloĝejo estas antaŭvidata. Pliajn informojn kaj aliĝilon ĉe la retpaĝo. Mi esperas vin retrovi en Sabadell venontdecembre. Intertempe, Kore salutas Ferriol Macip i Bonet
|
EntrarNavegaçãoNovos tópicos de fórumContribuições recentes no blog
Monda Kalendaro
|