Somera Mezeuropa Renkontiĝo (SOMERE), 1a ĝis 17a de aŭgusto 2008, Kall-Krekel, Germanio


Saluton!

Kien iri somere?

Ni proponas

SOMERE
Somera Mezeuropa Renkontigho
1a ĝis 17a de aŭgusto 2008
(vendredo ĝis dimancho)

en Kall-Krekel, Germanio, inter Kolonjo kaj Trier, en la mezmontaro Eifel.

Kunvenos ĉ. kvardeko da homoj el proksimume ses landoj; ni pasigos somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti
internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki
Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi.

Ĉi-jare ni planas ne nur somerumi, sed ankaŭ iom kulturumi. La
unuajn programerojn vi trovos. Ni intencas enmeti ankoraŭ interalie koncerton, skeĉojn kaj ion pri literaturo. Ja ĉi-jare okazos nek KEF nek FESTO - eble ni povos renkontiĝi SOMERE kaj KULTURE en Kall-Krekel, ĉu? Ĉu vi havas proponon?

La renkontiĝo estas taŭga unuflanke por homoj jam spertaj pri
Esperanto - kaj aliflanke ankaŭ por komencantoj kaj progresantoj.
Regas internacia esperantlingva etoso kaj tial la novuloj pri nia
lingvo trovas apud la lingvokursoj facilajn eblecojn por alproprigi al si nian lingvon en libertempeca etoso. Se vi ŝatas
havi personajn raportojn pri la antaŭaj renkontiĝoj, eble rigardu ĉe la listoj de partoprenantoj de SOMERE 4SOMERE 5 kaj petu priskribon.

La invitilon kaj aliĝilon en Esperanto vi trovos kun ligo al la germana kaj la pdf-versio.

Ĉu vi interesiĝas? Volonte ni respondos al viaj demandoj - kaj
jam antaŭĝojas viajn aliĝojn.

Ĉion bonan kaj eble ĝis baldaŭ

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio

somere2008 ĉe esperantoland.org

Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)