LanguagesProcurarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Invito al EKOTUR por biciklantoj kaj piedturistoj, 2008-08-23/30, Karlštejn, ĈeĥioKaraj kolegoj biciklantoj kaj piedturistoj, mi kore invitas vin por partopreni la tradician ekoturisman renkontiĝon EKOTUR por biciklantoj kaj piedturistoj, kiuj jam kelkajn jarojn funkcias kiel kunigitaj antaŭaj IBIRE (nur por biciklantoj) kaj Ekotur (nur por piedturistoj). Memkomprene oni havos apartajn itinerojn dumtagajn, sed komunajn programojn vesperajn. Oni loĝos en Karlštejn proksime de Prago kaj stelforme turismos en pitorska regiono de Bohemia Karsto kaj orienta parto de la vasta montetaro Brdy. Pli detalajn informojn kaj aliĝilojn vi trovos ĉe la retpaĝo. Eventualajn demandojn mi volonte respondos. Ĝis nun aliĝis 15 partoprenontoj (7 biciklantoj, 8 piedturistoj) el CZ kaj DE, 1 el BG. GRAVE: jam la 18-an de junio mi devas nuligi la rezervon de neuzotaj ĉambroj, tial mi petas decidiĝi rapide pri via eventuala partopreno. Memkomprene ankaŭ pli poste eblos aliĝi, mi ne supozas, ke oni la liberigitajn ĉamrojn ekokupos tro rapide, tamen post tiu dato vi nepre ne sendu monon kaj atendu ĝis mi konfirmos al vi, ke la dezirata ĉambro aŭ loko en plurlita ĉambro ankoraŭ disponeblas. Dankon por via kompreno. Esperante, ke kun iuj de vi ni renkontiĝos en mia regiono dum Ekotur mi deziras al ĉiuj multajn agrablajn ekoturismajn travivaĵojn dumsomere kaj amike vin salutas Petro
|
EntrarNavegaçãoNovos tópicos de fórumContribuições recentes no blog
Monda Kalendaro |