unika eblo por testi vian esperanton ĝis 9a de Junio

-- Saluton,

Ĉu vi volas esti testata aŭ volas testi viajn lernantojn kaj samtempe ankaŭ helpi fintesti seriozan ekzamenserion?
En limigita kvanto ni donos eblon al la unuaj 10 sinanoncintoj (laŭ niveloj) por tiu eksperimento.
Plenigi la testojn daŭras ĉ. 2 horojn, dume eblas uzi vortaron.
Pri la rezultoj vi havos informojn ene de kelkaj semajnoj. Ni tamen atentigas, ke ni donas neniun atestilon pri la provo, simple mesaĝan taksadon.
La propono validas nur dum unu semajno, ĝis la 9a de junio.
Aliĝu nur tiuj, kies nivelo estas inter B1 kaj C1 laŭ la Referenckadro (de komencintoj ĝis ek-progresantoj).
Bonvolu klare indiki kiun serion vi volas provi.
Ne mistrafu la unikan eblon hejme provekzameniĝi.

Kun multaj salutoj, dezirante sukcesojn,
Zsofia Korody

*******************************************
http://esperanto-urbo.de
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)