LanguagesProcurarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Pro digno, okcitana lingvo nacia![]() Okcitanio etendiĝas sur la suda triono de la Franca ŝtato, la valo Aran en la Kataluna princlando, dek du alpaj valoj en Piemonto, kaj Monako. La okcitana lingvo estas oficiale agnoskita nur en valo Aran kaj, pro politika vastigo, en la tuta Kataluna princlando. En la plej granda parto de la okcitanaj teritorioj, la lingvo havas neniun rajton. La okcitanoj manifestontaj la 17an de marto en Besièrs postulas dignecon por sia lingvo ĉiunivele, ne nur kadre de la familio sed ankaŭ en la instruado, en la gazetaro, en la radio, en la televido... Nuntempe la franca Respubliko neas tiun rajton al la okcitanoj kaj malakceptas subskribi la eŭropan ĉarton pri minoritataj lingvoj. La artikolo 2 de la francia konstitucio asertas, ke la franca estas la nura lingvo de la ŝtato. Tio signifas, ke laŭleĝe, ekzistas nek la okcitana nek iu ajn alia lingvo el tiuj parolataj en la franca Respubliko, kiel la kataluna, la eŭska, la arpitana, la bretona, la elzaca, la korsa aŭ la flandra. Nuntempe, la okcitanoj havas neniun socian lokon, kie ili vivu okcitane. La Instituto pri Okcitanaj Studoj laboras favore al ĉi tiu lingvo de antaŭ pli ol 60 jaroj kaj estas plenkapabla realigi procezon por normaligi kaj dignigi la okcitanan. Tiel do, nur politika volo necesas. La ĉi-sabatan manifestacion en Besièrs kunvokas aro de asocioj, societoj kaj anaroj kunfluantaj en la postulon de tiu digno, kiun la okcitana meritas, same sociskale kiel en la edukado kaj en la amaskomunikiloj. Pliaj informoj ĉe: http://www.manifestarperloccitan.com/ Vidu ankaŭ la videojn de la pasinta manifestacio en Carcassona:
|
EntrarNavegaçãoNovos tópicos de fórumContribuições recentes no blog
Monda Kalendaro
|
Jen kelkaj fotoj!!!
Jen kelkaj fotoj (pliaj fotoj ĉe http://esperanto.cat/besiers2007/fotos.php?n=Inici.FoTos )