Home > Aliaj > Prezidanta blogo: reaktivigo

Saluton karaj! Komencante la novan jaron mi jen rekomencas prezidantan blogon, kiun siatempe havis David-Emil Wickström. Pere de ĝi mi klopodos laŭeble regule informi Vin pri tio kio okazas ene de nia organizo kaj espereble ankaŭ ricevos iom da reagoj. Por komenci – fulmrapide pri la ĵus okazinta en Gdansko Eksterordinara Komitatkunsido.

Akceptiĝis du dokumentoj jam antaŭe traktataj en la komitata listo: Laborplano de TEJO-Estraro 2011-2012 kaj Politikaj pozicioj de TEJO. Sekvis diskuto pri fundamentaj ŝanĝoj en niaj regularo kaj reglamentoj. Duonjaran laboron pri modernigo de tiuj dokumentoj finis rezolucio de la TEJO-komitato al la komitato de UEA aprobanta la ŝanĝproponaron. Sekvis elekto de du novaj Komitatanoj C: Sonja Petrović Lundberg kaj Francesco Maurelli (ambaŭ elektiĝis). Evidente ne mankis diskuto pri la ĵusaj, bedaŭrindaj novaĵoj de Japanio, kie ne okazos IJK 2012. Pli pri tiu temo mi klarigas en intervjuo ĉe Libera Folio. Fine ni traktis la daŭrigon de laboroj pri Pasporta Servo. La Komitato decidis daŭrigi la projekton laŭ plano prezentita de la Estraro ĝis mezo de februaro kaj tiam, post testado de ŝanĝoj, fari decidon pri ĝia estonteco.

Fine, mi ŝatus deziri al Vi ĉiuj feliĉon kaj bonfarton en la jaro 2012!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.