Home > Aliaj > Prezidanta blogo: Laborplano de TEJO

Kontinuante la temon de la antaŭa enskribo, do rezultojn de la lasta komitata kunsido, jen mi pli detale prezentos la unuan eron. Laborplano de TEJO-Estraro 2011-2012 estas dokumento, kiun pretigas Estraro de TEJO kaj aprobas la Komitato. Ĝi enhavas ĝeneralajn planojn de TEJO por la plej proksima jaro dividitajn laŭ estraraj fakoj: Kunordigo kaj homaj rimedoj, Kulturo, Financoj, Informado, Eksteraj rilatoj, Seminarioj kaj aktivula trejnado, Kongresoj, Landa agado kaj aparte pri Pasporta Servo. Tiu ĉi laborplano enhavas tion, kion ni intencas fari ĝis somero 2012. Tiam ni denove analizos ĝin, vidos kion ni sukcesis kaj kion ne, kaj prezentos sekvan laborplanon – por la jaro 2012-2013. Kompreneble ni atendas Viajn komentojn kaj proponojn – kion TEJO faru en venonta jaro?

Elŝutu: Laborplano de TEJO 2011-2012

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.