Home > Aliaj > Prezidanta blogo: Kontribuu al TEJO-Strategio 2014-2017
La unua fazo de la konsultado jam finiĝis, dankon pro la multaj interesaj kontribuoj. Por vidi la rezultojn kaj kontribui al la dua fazo bonvolu iri al pli nova blogero.

Antaŭ unu jaro okazis vastskala konsultado de la proponoj por la Laborplano de TEJO por la jaro 2013/2014. La rezulton vi trovas ĉi-tie: bit.ly/laborplano2013. Ĉi-foje ni ŝatus fari plian paŝon en la sfero de strategia planado kaj invitas vin kontribui al ĝi. Eblas tion fari kelkmaniere, depende de via emo kaj tempohavo. Detalojn pri tio vi trovos en tiu ĉi blogero.

Post la pasintjara konsultado de unujara laborplano, nun ni ŝatus rigardi la TEJO-strategion pli longhorizonte. Tial unue la Estraro de TEJO ŝatus instigi vin pripensi kiel vi en via revo imagas TEJOn post 10 jaroj? Se tia tre longhorizonta ideumado interesas vin, bonvolu respondi la demandon en maksimume 100 vortoj.

Trijara strategio por 2014-2017

La ĉefa parto de nia ĉi-jara planado estas kreo de trijara strategio. Per sia strukturo ĝi tre diferencos de la unujara laborplano, kiu estis bazo por nia agado ĝis nun. La strategio estos dividita je 4 agadkampoj, kiuj estas samaj, kiel tiuj en UEA-Strategio, nome: konsciigo, kapabligo, komunumo, kunordigo (pli detale priskribitaj fine de le mesaĝo). En la agadkampoj ni difinos la celojn kun realigendaj agadoj kaj templimigitaj atingendaj rezultoj. La celoj estos SMART-celoj: Specifaj-Mezureblaj-Ambiciaj-Realigeblaj-Templimigitaj.

Kiel kontribui?

Por helpi al vi kontribui al la strategio, ni pretigis foliojn pretajn por plenigi. Vi povas elŝuti en kelkaj formatoj: doc, odt kaj rtf. Vi povas proponi plurajn celojn en diversaj agadkampoj. Plenigu tiom da folioj, kiom da celoj vi proponas, ĉar tiel pli facilos por ni trakti ilin. La foliojn bonvolu sendi al prezidanto@tejo.org ĝis la 31-a de marto 2014. Kelkajn tagojn poste ni laboros pri tio en la estrarkunsido.

Ne tiom facile enkadrigi viajn pensojn?

Se vi havas ideojn, kiuj ne estas tiom facile enkadrigeblaj aŭ kiuj ankoraŭ ne estas sufiĉe evoluitaj, kompreneble ne hezitu sendi ankaŭ ilin. Tiukaze sufiĉas retpostmesaĝo samadrese kaj samlimdate.

Ni esperas ricevi de vi plurajn ideojn surbaze de kiuj kreiĝos la strategio de TEJO por 2014-2017. Se vi havus iujn demandojn ne hezitu kontakti min ĉe prezidanto@tejo.org. Ni kore dankas pro via kunlaboro.


ALDONAĴO – Priskriboj de agadkapmpoj

En la folioj estas kurte priskribitaj ĉiuj agadkampoj. Se vi ŝatus konatiĝi kun pli detalaj priskriboj, jen la koncerna parto de UEA-Strategio:

2.1. Strategio devas baziĝi sur klara bildo pri la amplekso de la programo de UEA. La Komisiono venis al nova, kvaropa etikedaro por la ĉefaj agadkampoj de la Asocio: konsciigo, kapabligo, komunumo, kaj kunordigo.

2.2. Komunumo konsistas en la kompleksa reto de interhomaj rilatoj, kulturaj tradicioj, organizoj, aranĝoj, komunikiloj kaj tiel plu kiuj donas al Esperanto ĝian vivon. UEA ne estas identa kun tiu komunumo, sed kiel la plej granda kaj inkluziva tutmonda asocio de esperantistoj, ĝi ludas tre gravan rolon en ĝi, praktike kaj simbole. La graveco de UEA fontas el ĝia kapablo arigi grandan nombron da homoj el multaj landoj kaj el ĝia atingo de alta nivelo organiza, lingva, kultura kaj intelekta. Ĉiuj strategiaj prioritatoj devus mezuriĝi laŭ ilia kontribuo al tiuj kapabloj.

2.3. Kapabligo kovras ĉiujn agadojn, kiuj celas helpi la homojn partopreni pli aktive kaj profunde en la vivo de la komuumo. Temas ne nur pri instruado de la lingvo je diversaj niveloj, sed ankaŭ pri kultura kaj interkultura klerigado, kaj pri aktivula trejnado diversspeca kaj diverscela. Grandparte, tiu kapabligado okazas en neformalaj kadroj, ekster la sistemoj de ŝtataj lernejoj, universitatoj, profesiaj kursaroj ktp. Pli kaj pli ofte, ĝi okazas almenaŭ parte per Interreto. Historie, tiu agado ne okupis centran lokon en la strategio de la Asocio; estonte, ĝi devos.

2.4. Konsciigo aludas al ĉiuj manieroj prezenti la realaĵojn kaj la valorojn de la Esperanto-komunumo al homoj, kiuj ankoraŭ ne kapablas sperti ilin persone. Veki intereson aŭ simpation pri Esperanto, ĝiaj historio kaj idearo; pensigi pri la realeco de lingvaj baroj kaj malegalecoj en la nuntempa mondo: prezenti ion interesan el nekonata kulturo (menciante la rolon de Esperanto en la perado); inviti al partopreno en difinita kurso aŭ aranĝo – tiuj estas ekzemploj de praktika konsciiga laboro. Nepras trovi novajn manierojn ĝenerale altigi la nivelon de la konsciiga laboro, tiel ke la malfortaj landaj kaj lokaj movadoj lernu de la fortaj (kaj inverse), kaj la novaj aktivuloj lernu de la malnovaj (kaj inverse). En tia tutmonda kunagado, UEA devas ludi kernan rolon.

2.5. Per tio ni venas al la kvara agadkampo, kunordigo. En la diverseco de la Esperanto-movado kuŝas granda forto, sed ankaŭ signifaj baroj al komunikado kaj kunlaboro. Certagrade, la sukceso de UEA kuŝas en ĝia kapablo enteni diversajn konkurencajn vidpunktojn kaj tendencojn. Tial tre gravas la komunikaj fluoj en la Asocio, la travidebleco de la decidoj, la efikeco de la strukturoj, kaj la reputacio de la gvidantoj. Tiurilate la publikaj postuloj multe kreskis en la lastaj jaroj. Venis tempo por funda repripensado de niaj organizaj formoj kaj tradicioj, cele al asocio pli malfermita, inkluziva, kaj efika.

Fot. Candice Courtney

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.