Home > Aliaj > Prezidanta blogo: kiuj temoj por la estrara kunveno?
Estraro de TEJO laboras dum tuta jaro pere de interreto kaj kelkfoje jare renkontiĝas ankaŭ en reala mondo. Tiaj regulaj tutestraraj renkontiĝoj okazas dufoje jare: printempe kaj aŭtune. Tiam ni havas okazon ĉeeste, dum 2-3 tagoj intense kunlabori pri plej gravaj aferoj. En lastaj jaroj fariĝis tradicio, ke duono de tiaj estraraj kunvenoj okazas en Centra Oficejo en Roterdamo kaj alia duono okazas aliloke, laŭeble kadre de aliaj eventoj – temis ekzemple pri Internacia Junulara Festivalo en Italio kaj pri Arkones en Pollando. Ĉi-printempe ni denove renkontiĝos ekster CO, tamen ne en Esperanto-evento. La Estrarkunveno okazos de la 13-a ĝis 15-a de aprilo en Varsovio. Nuntempe ni estas kolektantaj tagorderojn, do estas la plej taŭga tempo por proponoj. Ĉu Vi scias iun temon, kiun ni traktu dum la EsKu? Se jes, sendu proponojn al prezidanto ĈE tejo.org aŭ komentu ĉi tie.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.