Home > Aliaj > Nova numero de Revuo Kontakto pri Veganismo

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas veganismo.
La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas: “Kiam mi esperantistiĝis ― ĉirkaŭ la jaro 2001 ― mi jam estis vegetarano de tri jaroj. Sed ĝuste dum mia unua internacia renkontiĝo ― la IJK 2002 ― mi decidis fariĝi vegano. Unu el la sponsoroj de la kongreso estis granda “produktisto” de ovoj kaj vizito al tiu industrio estis ero en la programo. Oni fiere prezentis al ni videon, kiu montris kiom kreskis la produktado de ovoj en la moderna amasa bredado de kokinoj, en grandegaj kovritaj ejoj, artfarite lumigitaj kun kokinoj fermitaj en tre etaj kaĝoj, inter aliaj frenezaĵoj, nome de “profita produktado”.
Ĉi-numere vi povos informiĝi kaj fari vian esploron pri la temo dank’ al
niaj kunlaborantoj, kiuj prezentas al vi pluraspektajn vidpunktojn.”

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.