IJK en VIA lando? Kandidatiĝu!

pepo

Denove venis la tempo por kandidatiĝi por la IJK - ĉi-foje por la jaro 2009. La limdato estas la 31a de marto 2008.

Ĉu vi ŝatus kandidatiĝi por la Internacia Junulara Kongreso (IJK)? Ĉi tie vi trovos kelkajn informojn pri kiel kandidatiĝi.

ijk-afiŝoPor kandidatiĝi vi devas plenumi la kongresan invitilon kaj pretigi buĝetan skizon. Vi povas pli detale legi pri IJK, la kandidatiĝa proceduro, kion vi povas atendi de TEJO kaj kion TEJO atendas de vi en la informilo Kiel kandidatiĝi por la IJK (por pliaj informoj pri organizado de renkontiĝoj rigardu ĉe manlibro pri organizado de renkontigxoj en la tejo-vikio). Kelkaj pripensaĵoj pri landaj kategorioj vi trovas en la raporto de la Komitata Laborgrupo pri Kongreskotiza Sistemo.

Limdato por kandidatiĝi estas la 31a de marto, unu kaj duonan jaron antaŭ la tempo kiam vi volas okazigi la IJK-n.

Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti la TEJO-estraranon pri IJK ĉe estraro.ijk.FORIGU(0)tejo.org.

ZałącznikRozmiar
Bugxeto IJK modelo.xls17 KB
invitilo_nova.doc39.5 KB
kiel_kand.pdf222.58 KB