Home > Aliaj > Pasporta Servo: gastiga servo kaj kultura trajto de Esperanto

Pasporta Servo 2017 oficiale estas en la libroservo de UEA! Se vi estas gasto vi jam tuj povas mendi vian ekzempleron!
Anna Lobo de Carvalho rakontas pri la gastiga servo kiu estas tradicia kultura trajto de Esperanto.

Pasporta Servo

Tiu nomo estas jam vaste disvastigita en Esperantujo. Ĝi estas jam tradicia en nia movado, kaj jam delonge ekzistas. Ĝia apero estis natura respondo al la emo de esperantistoj kontakti unu la alian, koni unu la alian, gastigi kaj esti gastigata. Jam 50 jaroj pasis ekde la lanĉo de Pasporta Servo, kaj nia rondfamilio pli kaj pli kuniĝas.

En la komenco, mi kredas, ne estis tiom facile. Sed, aperis io kiu serioze ŝanĝos la mondon – La Reto. De la rilato inter Esperanto kaj Reto, kiel vi povas diveni, estis rikoltitaj tre belaj fruktoj. Tiu revolucio ebligis al ni interkonatiĝi tutmonde.

Sed, mi kredas ke vi konsentos kun mi, la plej bonaj spertoj estas dum la personaj renkontiĝoj! Ne gravas ĉu en Esperanta Aranĝo, aŭ ĉu vi volas persone koni tiun amikon de la esperanta rondo, aŭ eĉ simple koni ajnan urbon. Vojaĝi per Esperanto estas preskaŭ nepriskribebla.

Estas mirinde koni la urbon pli kiel enloĝanto. Vi konas agrablajn lokojn kiujn nur lokanoj scias. Vi estas ricevita preskaŭ kiel familiano, en tre agrabla etoso. Ankaŭ oni povas pli facile rimarki kiuj estas la kutimoj de la urbo, lokaj manĝaĵoj. Tute malsame ol la normala turismado.

Dum mondo ŝanĝiĝas, ni devas provi akompani tiun ŝanĝadon. Tiusence, je la fino de 2014, Pasporta Servo estas tute renovigita! La paĝo estas tre malpeza, bele dizajnita kaj oni povas tre facile registriĝi kaj uzi ĝin. Estas gratulinda tiu tre bela laboro, ĉar tiu ŝanĝo estis necesa. Estas ja tute nova mondo en kiu samtempe funkcios la retejo, kaj plene reviziita libro.

Ni ĉiuj, gastigemuloj kaj vojaĝemuloj en esperantujo, estu parto de tiu rondo en la Pasporta Servo. Eĉ, ĉar pli ol ilo, certe ĝi estas kvazaŭ tradicia kultura trajto de Esperanto, kaj ke la nomo de ĉiuj estu markita en ĝia historio. Ekantaŭen kaj kune.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.