Home > Staff > Tobiasz KUBISIOWSKI
Tobiasz KUBISIOWSKI
Komitatano A (Pollando) komisiisto Adoleskula Agado

 

funkcio

Komitatano A (Pollando)

naskiĝjaro

1998

loĝloko

Krakovo, Pollando

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi estas lernanto en la lasta klaso de mezlernejo, miaj ĉeffakoj estas matematiko, fiziko kaj informadiko. Krome, mi frekventas ankaŭ muzikan lernejon kaj interesiĝas pri teorio de muziko, kaj en mia libera tempo mi ŝatas lerni lingvojn.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
  • Universala Esperanto Asocio (UEA)
  • Pola Esperanto-Junularo (PEJ)

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi aktive esperantumas ekde 2013, agante ĉefe en Pola Esperanto-Junularo kaj partoprenante kelkajn ĝiajn poraktivulajn kunvenojn. Kelkfoje mi ankaŭ organizis aferojn, interalie pri la 5-a JES (mi estis en la organiza teamo). En novembro 2014 PEJ okazigis pornovulan aranĝon ĈAR, ĉe kiu mi okupiĝis pri administrado de partoprenantoj.

Ekde 2014 mi estas unu el la du komitatanoj A de TEJO por PEJ kaj mi strebas peri novaĵojn de TEJO al tiuj PEJ-anoj, kiuj ne sufiĉe informiĝas pri la junulara Esperanto-mondo. Kadre de tiu tasko ekde oktobro 2014 mi estas la redaktoro de *pejaktuale, dulingva (pola kaj Esperanta) informilo de nia organizo.

Mi estis helpanto, kaj poste ankaŭ organizteamano, en kelkaj Esperanto-eventoj en Mez-Eŭropo. En la oficperiodo 2014-2016 mi estis komitatano A de TEJO por Pola Esperanto-Junularo, kies sekretario mi estas ekde 2016.

kion vi planas fari en TEJO?

Mi ŝatus agi ĉefe inter adoleskuloj (dum kiam mi mem estas unu), ankaŭ tiuj, kiuj mem lernas la lingvon sed ne kuraĝas aŭ ne scias kiel enmovadiĝi. Mi mem lernis Esperanton du jarojn antaŭ ol mi parolis kun iu en la reala vivo, kaj do mi volus helpi aliulojn eviti tiun strangan staton.

Mi ŝatus kontribui al tio, ke TEJO estu la tegmenta organizaĵo por junaj esperantistoj; ke ĝi servu al ili kaj popularigadu inter ili justajn ide(al)ojn, bonan Esperantan kulturon kaj kunlaboran etoson.