Home > Staff > Lucas BARBOSA
Lucas BARBOSA
Komisiito pri Landa Agado en Ameriko

funkcio

Komisiito pri Landa Agado en Ameriko

naskiĝjaro

1996

loĝloko

João Pessoa, Brazilo

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi studas Internaciajn Rilatojn

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Brazila Esperanto-Ligo (BEL)
Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO)
Pola Esperanta Junularo (PEJ)

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Ekde mia eklernado en 2013, interalie mi tradukis tiun ĉi retejon portugallingven, partoprenis Internacian Junularan Kongreson en mia lando kiel ano de ĝia organizteamo, kunlaboris pri la eldono de antikva libro verkita de elstara ĉeĥa esperantisto, pri indiĝenaj lingvoj, kaj instruis Esperanton al kelkaj grupoj en mia urbo. En 2016 mi iĝis fiska konsilanto de BEJO, kaj komitatano A, venkis la konkurson BEJO-ataŝeo, partoprenis en la IJK de Pollando kaj la UK en Slovakio, trapasis la nivelon C1 de la KER-ekzameno, kaj dum du semajnoj volontulis ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo.

kion vi planas fari en TEJO?

Mi estas nun komisiito pri Landa Agado en Ameriko. Miaj ĉefaj celoj kadre de tiu komisiono estas kontaktigi, membrigi, aktivigi junajn esperanto-parolantojn, ene kaj inter la landoj, vigligi landajn sekciojn kaj fondi novajn, kaj videbligi TEJO-n en amerikaj junularaj forumoj, sekvante la agadon, kiun jam en Eūropo oni delonge faras.