Home > Staff > Kirill NOVIĈENKO
Foto de Kirill
Kirill NOVIĈENKO

Komitatano A (Rusio)

Funkcio

Komitatano A (Rusio)

Naskiĝjaro

1990

Loĝloko

Sankt-Peterburgo, Rusio

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi laboras kiel inĝeniero pri projektado de atomcentraloj eksterlande.
Ankaŭ mi okupiĝas pri alpismo kaj vizitas diversajn montarajn regionojn de Rusio kaj najbaraj landoj.

En kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
  • Universala Esperanto Asocio (UEA)
  • (REJM)
  • Sankt-Peterburga Esperanto klubo “Kariljono”

Viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Tradukado de la rusia socia retejo “VKontakte” en Esperanton kaj subtenado de ĝia E-interfaco.
Kunlaboro kun filmistoj kadre de traduko de iliaj verkaĵoj en Esperanton.
Agado kiel vicprezidanto de la Sankt-Peterburga E-klubo “Kariljono”.

kion vi planas fari en TEJO?

Laŭeble kontribui al agado de TEJO unuflanke kaj aliflanke krei kontaktojn inter la organizo kaj rusiaj junaj esperantistoj, allogante novajn parolantojn en nian movadon. Diskonigi informon pri nia afero inter homoj el eksteraj organizoj kaj individuaj personoj memstare kaj per kunlaboro kun aliaj samideanoj.