Home > Staff > Ĵuliana EVANDRO
Ĵuliana EVANDRO

 

funkcio

Eksa vicprezidanto, Respondeca Estrarano pri Homaj Rimedoj, Pasporta Servo, Kulturo kaj Scienca kaj Faka Agado

naskiĝjaro

1987

loĝloko

Fortalezo, Brazilo

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi private instruas matematikon, fizikon kaj kemion al infanoj kaj adoleskuloj. Krom tio, mi estas kantistino kaj ludas en 3 muzikgrupoj.

Mi ankaū studas universitatnivele muzik-edukadon  kaj en mia libera tempo mi rolas en feminisma koletivo de mia urbo.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi eklernis Esperanton en 2010 kaj ekde tiam, miaj ĉefaj aktivaĵoj rilatis al la agadoj ene de BEJO, organizante eventojn kaj e-kursojn.

En 2014, mi organizis IJKn en Fortalezo, mia loĝurbo.

kion vi planas fari en TEJO?

En TEJO, mi planas reaktivigi la Kulturan Komisionon kaj plibonigi la enan kaj ekstermovadan informfluon. Mi ankaū volas helpi la aktivulojn trovi sian taūgan lokon en TEJO. Se vi volas aktiviĝi en TEJO-projektoj kaj ankoraū ne scias kiel, skribu al mi.