Home > Staff > Francesco MAURELLI
Francesco MAURELLI
Estrarano (Vicprezidanto 2)

funkcio

Vicprezidanto, Respondeca Estrarano pri Eksteraj Rilatoj, Respondeca Estrarano pri rilatoj kun UEA

naskiĝjaro

1984

loĝloko

Munkeno, Germanio (iam ŝanĝota)

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi havas du profesiojn, kiuj ambaŭ postulus plentempecon:
mi estas esploristo pri subakva memrega robotiko ĉe Heriot-Watt Universitato en Edinburgo
mi estas direktoro de Kosmo Strategio ltd. firmao pri projektmastrumado, projektverkado, EU-monrimedoj, edukado kaj trejnado
Aldone, mi estas aktiva en la vegetarana movado.
Mi estas en la estraro de Eŭropa Vegetarana Unuiĝo ekde 2009, vicprezidanto 2010-2012, prezidanto ekde 2012. Mi ankaŭ estas en la estraro de Internacia Vegetarana Unuiĝo, kiel regiona reprezentanto por Europo.
Kiam mi sukcesas havi tempon, mi ŝatas pianludi klasikan muzikon – mi dum kelkaj jaroj studis ankaŭ ĉe konservatorio, malpli ofte ludetas gitaron, kaj ŝatas laueble auskulti koncertojn kaj operaojn.
Mi ŝatas biciklumi kaj biciklis kelkajn longetajn vojojn en Skotlando, tranoktante en tendo (Great Glen Way, Skye).
– Robotiko
– Projektmastrumado
– Vegetarismo
– Pianludado

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

UEA, TEJO, ISAE, TEVA, Munkena Esperanto-klubo
Universala E-Asocio (UEA)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE)
Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA)
Itala E-Federacio (IEF)
Itala E-Junularo (IEJ)
Itala Instituto de Esperanto (IIE)
Esperanto-Asocio de Skotlando (EAS)
Esperanto-Asocio de Britio (EAB)
Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF)
Associazione Ricreativa e Culturale Italiana [Distra kaj Kultura Itala Asocio] – Esperanto (ARCI Esperanto)
Rotaria Esperanta Elektronika-Klubo (REEK)
entrepreno kiu uzas Esperanton: Kosmo

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

UEA: komitatano (2011-nun), konsiliano (2013), laborgrupo informado (2011-2012), komisiono pri kongresa temo (2011), komisiono pri reta voĉdono (2014-nun)
TEJO: komitatano C (2012-2014), komisiono pri eksteraj rilatoj (2011-nun), komisiito pri eksteraj rilatoj (2013-nun), komisiono pri aktivula trejnado (2013-nun)
ISAE: estrarano (2011-nun)
TEVA: vicprezidanto (2008-nun), eksteraj rilatoj en la neEa veg* movado
Roma E-Junularo: kreinto (2001), vicprezidanto kaj kasisto (2001-2003)
IEJ: estrarano 2002-2008, 2009-2010, vicprezidanto (2004-2005, 2006-2007), administranto de IJF (2003-2008), administranto/respondeculo pri la reta kurso KIREK (2003-2007)
Itala E-Federacio: membro de la nacia konsilantaro (2007-nun), estrarano pri financoj (2011-2014), respondeculo pri kelkaj informadikaĵoj (2010-2014), laborgrupo informado (2007-2011)
EAS: vicprezidanto (2012-13), prezidanto (2013-14), prezidinto (2014-nun), ĉeforganizanto de la 1a Tutkelta E-Kongreso
EAB: helpanto dum kunkongreso kun EAB en Edinburgo 2012
REEK: gvidanto de komisiono pri profesia agado
Kosmo: kreinto de la firmao kun la celo akiri EU-subvenciojn por E-agado. La celoj kaj la firmao ampleksiĝis kaj estis akiritaj pluraj centoj da miloj da euroj por dekoj da E-organizoj
komitatano kaj komisiito de TEJO, komitatano de UEA, konsiliano de UEA, estrarano de TEVA k ISAE, kunfondinto de Kosmo Strategio ltd.

kion vi planas fari en TEJO?

Kiel gvidanto de KER, mi ŝatus kontribui al la plialtiĝo de la publika bildo de TEJO en internaciaj kadroj. TEJO estu ĉiam reprezentanta de brilaj kaj kapablaj aktivuloj, kaj partoprenu kiom eble plej multe la viglan mondan junularan movadon. Ni havas mesaĝon por la mondo. Ni havas kapablajn aktivulojn. Ni laboru por ke TEJO estu plu rekonikta kiel fidinda, serioza kaj aktuala internacia junulara organizo.

Mi ankau ŝatus kontribui al la fondo de nova Landa Sekcio de TEJO en Skotlando, kio nun ja ŝajnas atingebla celo.kunlabori kun la komitato kaj diversaj komisionoj, ĉefe ER kaj AT