Home > Staff > Doniben Jimenez Jaramillo
Doniben Jimenez Jaramillo
Estrarano

funkcio

Estrarano. Respondeca Estrarano pri Merkatiko, Movada Rubriko, Kulturo, Kontakto, Pasporta Servo.

naskiĝjaro

1991

loĝloko

Bogoto – Kolombio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi estas instruisto pri Sociaj Sciencoj, kvankam nuntempe mi ne laboras kiel instruisto mi ĉiam zorgas pri rilataj aferoj ĉeestante akademiajn eventojn kaj eventuale verkante por la akademio. Ankaŭ mi fakas pri filmfarado, do de tempo al tempo mi akompanas projektojn agante kiel filmverkisto, filmproduktisto, filmmuntisto kaj muzikproduktisto. Mi ŝatas profiti liberajn tempojn por babiladi kun geamikoj, iri al kinejo, kaj se neniu estas ie ajn gitaro, violono kaj piano ĉiam disponeblas en mia dormoĉambro.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Mi estas membro de TEJO, UEA, KEL (Kolombia Esperanto-Ligo), KOLOMBEJO (Junulara sekcio de TEJO en Kolombio)

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Miaj ĉefaj roloj dumvive en Esperantujo estas instruado kaj filmproduktado. Dankon al ili unuflanke oni elektis min kiel prezidanto de mia Landa Asocio kaj aliflanke mi gajnis la premion kaj partoprenis la unuan Teo kaj Amo en Ĉinio. Pro la kursoj mi estas aktiva uzanto de edukado.net kaj kompreneble aktivulo ĉe la projekto Ekparolu!. Indas aldoni ke ne sufiĉas instrui la lingvon kaj krei esperantaĵojn, iamaniere oni devas labori por la organizo kaj tio signifas fariĝi respondeculo kaj zorgi pri kongresoj, eventoj, KER-Ekzamenoj, retpaĝo kaj sociaj retoj, vizito de eksterlandanoj, raportoj, serĉado, pripensado kaj redaktado de projektoj, kaj aliancoj kun aliaj organizoj, trejnadoj por novaj instruistoj, inter aliaj kiuj antaŭeniras la landan kaj internacian movadon.

kion vi planas fari en TEJO?

Komence mia ĉefa plano estas kompreni ĉiujn agadeblecojn de TEJO por plani kaj ekagadi pri la kampoj pri kiuj mi respondecas. La Estraro jam decidis ke niaj prioritatoj estas Kreskigo de membraro, plibonigado de financoj kaj pliigado de engaĝiĝo. Temas pri celoj kiuj kunligas la laboron de ĉiu estrarano, ĉiu komitatanoj, ĉiu membro kaj ĉiu amiko de Esperanto. Do tiuj linioj enkondukas mian rolon por daŭrigi la bonan funkciadon de la revuo Kontakto, plifortigi la agadkampojn kiuj rilatas al kulturo, trovi solvojn por la nuna situacio de Pasporta Servo kaj daŭre antaŭenigi la disvastigadon de Esperanto merkatike.