Home > Staff > Charlotte Scherping Larsson
Charlotte Scherping Larsson
Estrarano

funkcio

Estrarano. Respondeca Estrarano pri Aktivula Trejnado, Talento, Egaleco, Adoleska Agado, Rilatoj kun UEA.

naskiĝjaro

1986

loĝloko

Hanovro, Germanio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi respondecis por datumbazo en testfirmao, sed nun mi studas edukadan sciencon. Tie mi lernas kiel homoj lernas kaj evoluas.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Mi membras en TEJO, GEJ kaj en mia loka Hamburga klubo.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Ĝis nun mi estis respondeca aŭ kunrespondeca por trejnadoj faritaj en TEJO, kaj prelegis pri kaj en Esperanto dum poliglotaj kaj esperantaj aranĝoj. Mi estas aŭ estis involvita en kelkaj projektoj kiel StackExchange kaj Muzikumejo. Ĉe Telegramo mi aktivas en ekzemple nia feminisma kaj egalrajta babilejo.

kion vi planas fari en TEJO?

En TEJO mi volas zorgi pri pli bona alireblo por ĉiuj en kaj al la movado, trovi la talentojn por la ĝustaj taskoj kaj subteni niajn volontulojn, oficistojn kaj trejnistojn.