Home > Staff > Bernard GNANCADJA
Bernard GNANCADJA

Komitatano A (Benino)

 

funkcio

Komitatano A (Benino)

naskiĝjaro

1994

loĝloko

Lokossa, Benino

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

En mia ekster- Esperanta vivo, mi okupiĝas pri mia studado. Mi apartenas al la asocio de Junuloj de mia vilaĝo Kodji ( AJK).

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Mi estas membro de UEA kaj de TEJO.

Mi membras en (BOJE) kiu estas landa sekcio de TEJO.

Mi membras en la loka klubo Vivi Kun Esperanto ( VKE) .

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Kiam mi vidis kiel la Junulara sekcio malbone funkciis, mi unue okazigis la renovigon de ĝia estraro dum Ĝenerala Assembleo. BOJE, kunlabore kun la kluboj de la regiono de Adohoun, organizis feston je la jaron 2012 por marki la finon de la kutimaj ferioj. Tiu aranĝo estis por pripropagandi la Internacian lingvon Esperanto. BOJE en siaj agadoj okazigis je la jaroj 2014 kaj 2015 du seminarietojn en la urbo Lokossa, kie sidejas la Afrika oficejo de UEA. En la jaro 2012, la Germana Esperanto Associo ( GEA) organizis per helpo de Rainer mallong-film-konkurson por celebri la 125-an datrevenon de Esperanto. Ni ankaū partoprenis en tiu konkurso kaj produktis unun el la 34 plej bonaj filmoj de la filmkonkurso. Mia loka klubo VKE kutime festas la 15-an de decembro ĉiujare ( Zamenhof – tago).

kion vi planas fari en TEJO?

Mi planas aktiviĝi en komisionoj pri pasporta-servo kaj landa agado. Kiel specifa celo, mi intencas divastigi la lingvon Esperanto.