Home > Staff > Alexandre RAYMOND
Alekĉjo
Alexandre RAYMOND
Komitatano A (EUROKKA), komisiito pri Moviĝeblo, Elekta Komisiono

 

funkcio

Komitatano A (EUROKKA), komisiito pri Moviĝeblo, Elekta Komisiono

naskiĝjaro

1988

loĝloko

Rio de Janeiro, Brazilo

Liono, Francio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi majstriĝis en 2012 pri lingvistiko en la Liona Univer-sitato, kun tezo pri Fonologia analizo de la arpitana lingvo. Ekde januaro 2013 mi instruas private la francan lingvon.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi estis estrarano de JEFO ekde septembro 2008, organizanto de FESTO, la plej granda muzikfestivalo en Esperantujo, ekde 2009, kaj ĉeforganizanto ekde 2010. Mi dufoje helpis al la organizado de JES kaj nun estas en la organiza teamo de la la 70ª IJK en Brazilo.

Mi per trajnkaravanoj ligis jam 19 kongresojn, kaj en 2012 kunfondis la novan plastan version de la steloj, la esperanta mono.

kion vi planas fari en TEJO?

Mi esperas dishavigi en la estraro de TEJO miajn spertojn kiujn mi akiris tra la jaroj, sed ankaŭ profiti tiun unikan ŝancon por pligrandigi miajn spertojn.

La posteno pri kulturo interesas min, ne nur pro mia vidpunkto kiel enloĝando en fremda lando, sed ankaŭ pro mia delonga rilato kun kulturo, kaj specife la esparantlingva kulturo, kiu laŭ mi estas daŭrigo de mia agado kadre de komitatano de EUROKKA.