Home > Staff > Alejandro ESCOBEDO
Alejandro ESCOBEDO
Komitatano A (Hispanio), Komisiito pri Landa Agado en Eŭropo

funkcio

Komisiito pri Landa Agado en Eŭropo, Komitatano A (Hispanio)

naskiĝjaro

1992

loĝloko

Hispanio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi ankoraŭ studetas post fino ĉijare de miaj studoj pri Tradukado kaj de 4-monata studeto pri flugstevardeco. Mia nuna celo estas eklabori publike antaŭ klientaro aŭ plej rekte iĝi flugstevardo por profesie kaj sen urĝoj traduki dum nelaboraj tagoj (sufiĉe oftaj en tiu laboro)

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

  • UEA/TEJO
  • HEF
  • MEL

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Ekde esperantiĝo fine de 2010: kreado, estrado, prikonsilado, kaj zorgado de FB-paĝoj kaj FB-grupoj; subtekstigado, kaj por mia kanalo kreado de filmetoj; diversaj tradukoj, vikipediaj, kursaj, programetaj, vortaraj, artikolaj; e-instruado ĉeeste kaj skajpe. Prelegoj en lernejo k universitato. Helpado/Gvidado al unuopaj komencantoj aŭ interesitoj. Kunkreado kaj kunzorgado de hispana Duolingo e-kurso, reaktivigo de la Hispana E-Junularo kiel nuna prezidanto, ktp

kion vi planas fari en TEJO?

Mi estas komisiito pri Eŭropa Agado, do mi volas aŭdi problemojn de niaj eŭropaj tejo-anoj kaj ĝiaj asocioj por kune solvi la ĉefajn problemojn kaj plenigi truojn/necesojn kiujn ili havas. Laŭ la lasta kunsido dum KKPS 2016 ĉefe temus pri: kiel kampanji, komunikiĝi kun ekstera publiko, kapti do membrojn, aktivigi ilin; ankaŭ kiel krei efikan kaj modernan retejon (eble ni strebos krei komunan retejon tradukebla kaj adaptigenda jam fare de ĉiu petanto) kaj profiti diversajn kanalojn (ĵurnaloj, anoncoj, jutubo, fejsbuko).

Pro ĉio ĉi mi interesiĝos minimume pri komisionoj de Landa Agado kaj Merkatiko, pri enhavo mi parolos kun Nitobe, kaj ŝatus krei komunan datumbazon de aktivistoj kaj estraranoj por scii kiujn sukcesaĵojn ĉiu povas oferti, kio imitindus, reuzindus, k tradukindus de aliaj.

Mi esperas ricevi kunlaborantojn el tejo kaj el ekstere, ĉar ĉio ĉi ne nur utilos al junularo kaj ankaŭ ne nur al Eŭropo.