Home > Staff > Albert Stalin GARRIDO
Albert Stalin GARRIDO
Komitatano A (Filipino)

 

funkcio

Komitatano A (Filipino)

naskiĝjaro

1997

loĝloko

Valenzuela, Filipinoj

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi studas geografion en la Universitato de Filipinoj. Mi ankaŭ estas aktivisto en la filipina maldekstra movado. Mi ankaŭ ŝatas lerni lingvojn, vojaĝi, legi librojn kaj artikolojn pri sociaj kaj politikaj aferoj, kaj gustumi diversajn manĝaĵojn.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Prezidanto, Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) – membreco, eventorganizado, financoj, informado; ĉefa reprezentanto, filipina Esperanto-movado; Junulara Delegito, Delegito, kaj Fakdelegito pri Skoltismo; Landa Organizanto (Filipinoj) ĉe Pasporta Servo; Provleganto, ‘Esperanto en Azio’, Volonte kunordiganta landojn sub la Komisiono pri Azia Junularo (KAJ) de TEJO.

kion vi planas fari en TEJO?

Mi ŝatus agadi por kontribui al la pligrandigo de la esperantista junularo en azio, kaj strebi por ke TEJO etendu siajn brakojn kaj provizu al ili servojn kaj eblojn, tiel aktivante en la kampoj de landa agado, homaj rimedoj, edukado, ktp. Mi ankaŭ ŝatus kontribui al la plividebligo de TEJO ĉe socia medio, maksimumigante la uzon de Facebook kaj aliaj popularaj retejoj. Fine, mi ankaŭ ŝatus certigi, ke la Komitato de TEJO ĉiam prioritatigu la verajn necesojn de la junularo, kaj ne kvereladi pri problemoj kiuj estiĝas de personaj konfliktoj, ktp.