Home > Kio estas TEJO? > Strukturo

La supera decida organo de TEJO estas la Komitato, kiu konsistas el komitatanoj A (nomumitaj de ĉiuj Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO), komitatanoj B (elektitaj de ĉiuj individuaj membroj de TEJO), komitatanoj C (elektitaj de la Junaj Amikoj de Esperanto), komitatanoj Ĉ (elektitaj de la komitatanoj A kaj B) kaj estraranoj. La Komitato difinas la ĝeneralan agadon de TEJO, aprobas buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la organizaĵo, decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj Sekcioj kaj Fakaj Sekcioj, kaj elektas Honorajn Membrojn kaj Prezidantojn. La komitatanoj A, B, C kaj Ĉ elektas ankaŭ la Estraron, kontrolas ĝin kaj taskas al ĝi plenumon de specifaj taskoj. Ĉiuj estraranoj aŭtomate estas ankaŭ komitatanoj dum la tuta daŭro de sia oficperiodo.

La Estraro estas la ĉefa plenuma organo de TEJO. Ĝi plenumas la decidojn de la Komitato, prezentas al ĝi strategian planon kaj realigplanon, reagadraportojn, financajn raportojn kaj proponon pri buĝeto; ĝi decidas pri Internacia Junulara Kongreso, nomumas la redaktorojn de la revuo “Kontakto” kaj de aliaj eldonaĵoj, decidas pri kontraktoj kun aliaj organizaĵoj kaj personoj, difinas la internan funkciadon kaj zorgas pri la glata aktivado de la tuta organizaĵo.

Pri la plenumado de specifaj taskoj respondecas la Estraro, sed ĝi rajtas ankaŭ nomumi komisiitojn, kiuj helpas la Estraron kaj la Komitaton. Kelkaj el ili gvidas komisionon kaj interesgrupon – konstantan laborgrupon pri unu el la ĉefaj agadkampoj. La funkciado de la komisionoj kaj interesgrupoj estas kontrolata de la Komitato, kiu povas ankaŭ taski al ili plenumon de specifaj taskoj.

Krom la laŭstatutaj organoj estas ankaŭ plentempaj TEJO-volontuloj, kiuj laboras en la Centra Oficejo en Roterdamo. La volontuloj helpas en la administraj taskoj kaj reprezentas la organizaĵon en la kongresoj. Antaŭ la eksteraj institucioj TEJO estas reprezentata de la Ĝenerala Direktoro. Kiel junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio, TEJO havas du reprezentantojn en la Komitatato de UEA (komitatanoj A por TEJO).

Pliajn informojn pri la strukturo de TEJO vi povas trovi en la Statuto de TEJO kaj Reglamentoj de TEJO.

Paweł Fischer-Kotowski

Redaktita dum la jaroj de la Estraro de TEJO. Vidu la grafikaĵon en plena grandeco