Home > Kio estas TEJO? > Oftaj demandoj

Jen listo de la plej oftaj demandoj pri TEJO:

 

Kio estas TEJO?

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo de junaj parolantoj de Esperanto kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj en pli ol 40 landoj, krom fakaj sekcioj. TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Ties ĉefa sidejo troviĝas en Roterdamo, Nederlando.

 

Kiuj estas la celoj de TEJO?

Laŭstatue la celoj de nia organizo estas:

  • disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
  • kontribui al la evoluo de la Esperanta kulturo;
  • agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
  • plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
  • helpi la junularon havi aktivan rolon en konstruo de socio inkluziva, internacia, interkompreniĝa kaj rajtrespekta;
  • kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, disvolvante ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj;
  • plibonigi la konojn kaj organizajn kapablojn de siaj aktivuloj kaj instigi ilian kulturan evoluon; kaj liveradi junajn fortojn al la Esperanta movado.

 

Kiam TEJO estis fondita?

TEJO (fakte tiam Tutmonda Junular-Organizo, TJO) estis fondita en 1938 dum la 1-a Internacia Junulara Kunveno (IJK, poste Internacia Junulara Kongreso) laŭ la iniciato de du nederlandaj instruistoj, Elisabeth van Veenendaal kaj ŝia edzo, kun la celoj popularigi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en lernejoj. Ĝis komenco de la 50-aj jaroj TEJO transformiĝis en plene junulara asocio kaj en 1952 ĝi ŝanĝis sian nomon al la hodiaŭa formo – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

 

Kiom granda estas TEJO?

TEJO estas organizo kiu agadas tutmonde, kies radikoj estas la landaj sekcioj tra la mondo – pli ol 40!

 

Ĉu TEJO estas neŭtrala?

TEJO estas politike neŭtrala pri aferoj ne rilataj al siaj celoj, kaj komprenas neŭtralecon kiel aktivan kontraŭstaron al sociaj maljustaĵoj. Laŭ nia Statuto:

  • TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.
  • TEJO estas sendependa de ĉiu ajn partio.
  • TEJO estas neŭtrala pri aferoj nerilataj al ĝiaj celoj.

 

Kiel aliĝi al TEJO?

Por ekaliĝi kaj por havi pli da informoj vi povas iri al la paĝo Membriĝu.

Se vi aĝas ne pli ol 35 jarojn – membriĝu en TEJO! Kiel membro vi ricevos:

  • la revuon “Kontakto”
  • rabaton por partopreno en Internacia Junulara Kongreso kaj aliaj eventoj
  • eblon partopreni en seminarioj
  • eblon engaĝiĝi en interesa kaj internacia agado

Se vi aĝas pli ol 35 – Patroniĝu! Pagante trioblon de vialanda MJ-kotizo vi ne nur subtenas la esperantistan junularon, sed vi ankaŭ ĝuas proksiman partoprenon en la junulara movado. De TEJO vi ricevos:

  • la revuon “Kontakto” kun la informilo “Movada Rubriko”
  • apartan oficialan komunikilon
  • solenan akcepton dum Universala Kongreso de Esperanto
  • rabaton ĉe la aliĝo al IJK
  • aliajn laŭokazajn servojn kaj publikaĵojn
  • Kaj la plej grava: vi helpas la junularan movadon de Esperanto!

Laste, se vi estas landa aŭ faka junulara organizo, eksciu kiel iĝi sekcio.

 

Kion ni faras por Esperantujo?

Interalie:

  • TEJO trejnas aktivulojn internacie.
  • Ni organizas Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare en malsama lando de la mondo. Al aliaj eventoj organizataj de TEJO apartenas seminarioj kaj trejnadoj dediĉitaj al diversaj temoj.
  • TEJO eldonas la socikulturan revuon Kontakto kaj retan informbultenon TEJO Aktuale. Ni ankaŭ aktivas ĉe sociaj retoj, kiel Facebook kaj Twitter.
  • Ni ankaŭ subtenas kaj akompanas niajn landajn sekciojn, kaj aldone instigas la kreadon de pliaj junularaj sekcioj tie kie ankoraŭ ne estas.
  • Al la plej konataj projektoj de TEJO apartenas Pasporta Servo – socia reto kuniganta homojn kiuj proponas senpagan gastigon en siaj hejmoj kaj tiujn kiuj ŝatus uzi tiun eblecon.
  • La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn kaj specife ilian lingvan flankon kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj.

 

Kion ni faras ekster Esperantujo?

TEJO ofte partoprenas internaciajn junularajn konferencojn, ekzemple Yo!Fest (kunveno de junaj aktivaj eŭropanoj, organizata de Forumo Junulara Eŭropo) kaj ECOSOC (ekonomia kaj socia forumo de Unuiĝintaj Nacioj). Ni portas la idearon kaj valorojn de TEJO, pledante por ili, kiel lingva justeco, homaj rajtoj, egaleco, respekto al kultura diverseco tra la mondo, apogo al la minoritataj lingvoj, kaj tiel plu.

 

Kiom da homoj laboras en TEJO?

Pro tio ke ni estas tutmondaj, kunigas talenton kaj subtenas la moton “Elloke tutmonden”, en TEJO laboras la gvidantoj de la diversaj komisionoj, reprezentantoj de landaj sekcioj, reprezentantoj de fakaj sekcioj, pagataj laboristoj kaj kelkaj aliaj roluloj. En nia retejo vi povas trovi la profilon de multaj junuloj kiuj havas rolon ĉe ni. Tion dirite, ni pensas ke ne necesas havi formalan postenon por labori en TEJO, kaj tial ekzemple oni povas proponi sin por realigi agadojn nome de TEJO kaj membri en komisionoj.

 

Kiel profesie labori por TEJO?

De tempo al tempo ni publikigas malfermajn alvokojn por dungi homojn kun scioj, kapabaloj kaj spertoj strategie interesaj por la organizo. Sekvu niajn novaĵo-kanalojn!

 

Kion TEJO povas fari por vi?

Ĉu vi sentas la mankon de io? Diru al ni, ni ĝojas aŭskulti vin! Jen kelkaj ideoj:

  • Helpi starigi landan aŭ fakan junularan organizon.
  • Starigi trejnadon por ke vi iĝu eĉ pli efikaj aktivuloj.
  • Apogi proponon de lando por gastigi la Internacian Junularan Kongreson.

 

Kiel helpi TEJO-n?

Se vi volas iel helpi nin, vi povas tion fari kiam vi membriĝas, partoprenas komisionon, informas pri via agado, interŝanĝas sukcesajn agadspertojn, donacas, aŭ per pluraj aliaj manieroj. Vi bonvenas kontakti nin kaj rakonti kiel vi povus helpi aŭ kion vi scias fari.