Home > Aliaj > TEJO serĉas EVS-volontulon!

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partoprenadi aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio. EVS estas malferma al junaj kandidatoj kiuj aĝas pli ol 18 jaroj kaj kies aĝo ne superas 30 jarojn. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Ekzemploj el viaj estontaj taskoj estas:

    reprezentado kaj informado dum kongresoj kaj seminarioj

    administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj

    aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO

    pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO

    prizorgado de la TEJO-arĥivo

    aktiva kunlaboro en la aktualigo de la retpaĝoj kaj la sociretaj kanaloj de TEJO

    kunlaboro en la organizado de la IJK 2017 en Afriko

La ideala kandidato:

    havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, montru intereson en lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado

    ŝatu administran laboron

    estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp)

    havu sufiĉan konon pri la junulara Esperanto-movado

    estu kapabla memstare preni decidojn

    estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo

    havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj

    neniam antaŭe partoprenis EVS-projekton

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

La volontulo eklaboros  ekde januaro 2017 dum unu jaro. Li/Ŝi ricevos volontulajn poŝmonon kaj manĝmonon kadre de EVS kiu nun egalas al preskaŭ 126 eŭroj semajne.

Kandidatoj sendu retpoŝte al oficejo@tejo.org kaj gxen-sek@tejo.org la jenajn dokumentojn esperantlingve:

    vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp)

    motivigan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)

    laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj

    laŭeble rekomendletero(j)n de ekzemple landa Esperanto-organizo

La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 21-a de septembro. Do, ne maltrafu la ŝancon!

Grave:

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo oni povas akcepti nur kandidatojn de Eŭropa Unio aŭ eventuale de jenaj landoj: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponas de volontulaj vizoj kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por laborpermeso, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo ne hezitu kontakti nin per oficejo@tejo.org.

4 Comments, RSS

  • OUADEBA Roger

    says on:
    vendredo vendredo 26- 26UTC Aŭgusto 2016 at 11:48

    Nous désirons poser notre candidature mais nous sommes au Burkina Faso, est ce possible? Et comment y procéder?. Merci pour votre suite rapide.

    • Jeremi

      says on:
      mardo mardo 30- 30UTC Aŭgusto 2016 at 12:26

      Bonjour.
      Non, je regrette. L’annonce ne concerne que l’Europe (Service Volontaire Européen). Programme pour lequel TEJO reçoit ses subventions.

  • ODUNLAMI Epiphane

    says on:
    sabato sabato 27- 27UTC Aŭgusto 2016 at 13:15

    salut les amis, je suis content de prendre connaissance de ce programme. Suit très intéressé

    • Jeremi

      says on:
      mardo mardo 30- 30UTC Aŭgusto 2016 at 12:23

      Saluton!
      La anonco koncernas nur euxropanoj: Euxropa Volontula Servo
      TEJO ricevas por tio subvencio de Euxropo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.