Home > Aliaj > TEJO dungos por labori en Landa Agado kaj internaciaj projektoj en 2017

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungas oficiston por la nova jaro. Ĉu temas pri vi?

Kandidatiĝu ĝis la 22-a de decembro 2016.

TEJO dungos duontempe Landan Agadiston/Projektmastrumiston, kiu laboru jaron ekde  januaro 2017, la precizaj datoj estos interkonsenteblaj. Surbaze de la plenumita laboro kaj de la necesoj de TEJO, estos konsiderata la ebleco je pludungado.

Elektoto ricevos monatan salajron de 768.60€ por duontempa laboro (19 horoj semajne). Oficisto laboru ĉefe hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Ĝeneralaj taskoj

La oficisto zorgas pri:

Flanke de projektmastrumado:

  • Gvidado de la realigo de subvenciitaj trejnad-projektoj kaj konstanta zorgado ke la raportendaĵoj okazu en ĝusta tempo kaj maniero.
  • konstanta kontakto kun la projektaj partneroj.

Flanke de Landa Agado:

  • Kreado kaj ĝisdatigo de dokumentado por Landa Agado kaj pri TEJO por konsumebla uzo.
  • Helpo al landaj sekcioj en ilia kresko.
  • Instigo al gejunuloj en landoj sen Landa Sekcio ĝin krei.
  • Gvidado en la procezo starigi landajn sekciojn.
  • Instigo al naciaj junularaj organizoj iĝi Landa Sekcio de TEJO.
  • Difino de evolu-plano por landaj sekcioj.
  • Konstanta kontakto kun aktivuloj de Landaj Sekcioj.
  • Helpo al landaj sekcioj pri ilia burokrataĵoj.
  • Engaĝo de landaj sekcioj en partneraj projektoj.
  • Kreado de pagkampanjoj en Facebook

La oficisto rilatas kun:

  • la subvencipetisto por kompreni la projekton, la farendaĵojn, la raportformon kaj informi pri la okazaĵoj por raporti; por labori pri la partneraj projektoj
  • la kasisto pri la efektiva financa evoluo de la projekto;
  • la fako pri Aktivula Trejnado pri la enhavo kaj strukturo de la trejnadoj;
  • la fako pri Landa Agado pri specifaj landaj situacioj.
  • redaktoroj pri bezono trakti specifan temon; por informi pri traktindaj temoj
  • la estrarano kaj la komisiitoj pri Landa Agado por raporti pri problemoj kaj kompreni prioritate ektraktindaj landoj
  • la komisiono pri eksteraj rilatoj por subteni la aktiviĝon de la landaj sekcioj en la naciaj junularaj konsilioj kaj plenumi la necesajn postulojn
  • la komunikisto por subteno al la Landaj Sekcioj

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 22-a de decembro 2016  kun vivresumo, motivletero,  rekomendletero al dungo@tejo.org kun titolo “LA/projektmastrumisto 2016: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevos ĝin, resendu vian mesaĝon al oficejo@tejo.org.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi laborpermeson en subvenciebla lando* (tio signifas ke la kandidatoj devas nepre loĝi en unu el tiuj landoj dum la laborado). Se vi loĝas en alia lando sed senvize rajtas translokiĝi al 1 el tiuj landoj, vi mem devas zorgi pri restado;
  • Havi scipovon de Esperanto almenaŭ je B1-nivelo;
  • Kapabli uzi komputilon por kutimaj aferoj;
  • Kapabli labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
  • Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
  • Esti entuziasma pri Esperanto;
  • Esti kapabla kunlabori en teamo kaj peti helpon;
  • Esti preta je bona kunlaboro kun la Estraro kaj la stabo de la Centra Oficejo.

* Subvencieblaj landoj estas tiuj de EU, ELKA, Makedonujo kaj Turkujo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.