Home > Malfermaj alvokoj > Serĉataj: Tradukantoj por tejo.org al ĉiuj lingvoj!

Ni serĉas volontulajn tradukantojn al ĉiuj lingvoj por nia retejo tejo.org
Ĉu vi povas helpi?
La tradukantoj devas nepre bone scipovi Esperanton kaj verki en sia denaska lingvo (aŭ pluraj!). Ĉiuj lingvoj estos konsiderataj – bonvolu proponi vian!

Jen la taskoj:

  • interkonsenti pri la labormaniero kune kun aliaj tradukantoj de la sama lingvo kaj la kunordiganto de la tradukado
  • lerni kun nia helpo uzi la tasko-mastruman sistemon Trello kaj bazajn uzojn de WordPress kiel kontribuanto (ne necesas havi antaŭkonojn)

Se vi interesiĝas, skribu al konstanze[ĈE]tejo.org
Ne estas limdato por aliĝi, aldonaĵoj kaj korektoj ĉiam bonvenas!

Fot. ĉina mapo de la mondo de la jaro 1763, el Wikimedia Commons, en publika havaĵo

8 Comments, RSS

  • THUMERELLE jean-claude

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 3- 03UTC Majo 2015 at 17:58

    Saluton,
    Cxu vi ankorau bezonas helpon por traduki ? Mi bone parolas esperanton kaj povas traduki el e-o al la franca lingvo, kiu estas estas mia denaska lingvo.
    Kun miaj koraj salutoj
    jean-claude

  • Mary Marl

    says on:
    sabato sabato 9- 09UTC Majo 2015 at 11:36

    Saluton!
    Mi volus traduki el Esperanto al mia denaska tago (la Portugala) aux ecx al la Angla.
    Kion mi devas fari?

    Amike,
    Mary

  • johano

    says on:
    vendredo vendredo 29- 29UTC Majo 2015 at 18:02

    Saluton,
    Mi povas helpi vin traduki la vian retpaĝaron al la portugala lingvo.

  • Tuśka

    says on:
    sabato sabato 30- 30UTC Majo 2015 at 07:52

    Saluton Johano,

    Bonvolu kiel skribite kontakti min persone. Ni ĝojas pri ĉiuj volontuloj!

  • Vinicius HPR

    says on:
    sabato sabato 11- 11UTC Julio 2015 at 22:31

    Saluton!
    Mi volas helpi.
    Mia denaska lingvo estas portugala (brazilo)

  • Aleksandr

    says on:
    merkredo merkredo 11- 11UTC Novembro 2015 at 10:43

    Saluton! Mi estas sperta esperantisto el Ukrainio kaj pretas helpi traduki paĝojn de via retejo en ekrainan lingvon. Kion mi faru por tio?

  • Tuśka

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 15- 15UTC Novembro 2015 at 15:20

    Al cxiuj: simple skribu al mi!

    konstanze ĈE tejo.org

  • kouessan

    says on:
    vendredo vendredo 16- 16UTC Septembro 2016 at 11:05

    Saluton!
    Mi volus traduki el E-o al lq Francxa axu angla. Dankon.
    Kore salutas.
    Kouessan Roméo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.