Home > Malfermaj alvokoj > Serĉata komisiito pri Landa Agado en Afriko

Per monda rigardo al loka agado TEJO deziras subteni brilajn junajn aktivulojn, siajn landajn sekciojn kaj stimuli la junulara agadon, por kiu ni pensas ke ni povas signife kontribui. Tial ni havas mondkomisionon pri Landa Agado, kun laŭkontinentaj laborgrupoj kaj ties koncernaj komisiitoj.

La agado dependas de la propraj iniciatoj kaj de komunaj agadoj, ĉefe la jenaj:

  • Kunigo de aktivuloj rete, kaj almenaŭ unufoje jare ĉeeste, por regule interŝanĝi spertojn, ideojn kaj informojn pri siaj agadoj.
  • Kreado de materialoj kaj projektoj (lastatempe ekzemplas la Aktivula Akademio, servo de senpagaj retejoj kaj okazanta kampanjo por porti materialojn al Afriko).
  • Instigi la kreadon de landaj sekcioj kaj stimuli la kreskigon kaj plifortigon de junularaj organizoj.
  • Kolekti necesojn kaj ideojn de aktivuloj kaj organizoj, kaj agi por ties kontentigo.
  • Agi kiel ponto por venigi proponojn de TEJO, kiel trejnadojn, novajn servojn, ktp.
  • Helpi realigi rilatajn partojn de la strategia laborplano de TEJO.
  • Motivigi junulojn (pli) agadi kaj agnoski ilian gravan laboron.

Kiel komisiito pri Landa Agado en Afriko vi havos la oportunon labori teame pri diversaj temoj kaj antaŭenirigi la junularan movadon en via kontinento, dum vi konatiĝas kun multaj aktivuloj, lernas pri la funkciado de la internacia Esperanto-movado kaj ricevas rimedojn por viaj ideoj.

Vi ricevos ĉefe la transscidonan subtenon de la nuna afrika komisiito, Jérémie Sabiyumva, kaj la helpon de la estrarano pri Landa Agado, Enric Baltasar, krom de la aliaj kontinentaj komisiitoj.

Kandidatiĝu al ĉi tiu volontula posteno per motiviĝletero al landa.agado@tejo.org ĝis la 7-a de aŭgusto 2017. Se vi volas ricevi pli da informoj aŭ fari ajnan demandon bonvolu viziti la komisionpaĝon kaj kontakti la menciitan estraranon per la supra retpoŝtadreso aŭ per sociaj retoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.