Home > Agadoj > Subvencioj > Rabato por eventoj

Esti TEJO-membro donas al vi la avantaĝon havi partoprenkotizan rabaton en pluraj Esperanto-eventoj tra la mondo. Aliĝu nun kiel membro por partopreni mojosajn eventojn pli favorpreze!

Internacia Junulara Kongreso

IJK (Internacia Junulara Kongreso) estas la plej grava kaj granda junulara Esperanto-renkontiĝo, okazanta ĉiujare en malsama lando de la mondo, kaj iĝi membro por partopreni estas pli malmultekoste ol partopreni sen membreco. (Vizitu paĝon)

Universala Kongreso

UK (Universala Kongreso), kvankam pli formala kaj monkosta ol la antaŭa, estas la plej granda Esperanto-evento en la mondo, kaj ĝi kutime okazas proksime de IJK (pripensu partopreni ambaŭ!). Por ĉi tiu evento oni devas esti membro almenaŭ en la kategorio MJ por ricevi rabaton. (Vizitu paĝon)

ARKONES

ARKONES (ARtaj KOnfrontoj en ESperanto) estas probable la plej fama kultura kaj arta renkontiĝo, okazanta ĉiujare en Pollando. TEJO-membroj ĝuas 20% da rabato, kaj membroj de la Pola Esperanto-Junularo havas senpagan partoprenon plus amasloĝadon. (Vizitu paĝon)

Interesgrupo pri moviĝebloj

Aparte, nia interesgrupo pri moviĝebloj organizas karavanojn al junularaj aranĝoj, por kiuj TEJO-membroj havas rabaton de 20% (krom se iu landa sekcio kunfinancas).